1 favorite     0 comments    960 visits

See also...

Tibor Sekelj Tibor Sekelj


Bibliografio de Esperanto Bibliografio de Esperanto


Poems Poems



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

960 visits


Tibor Sekelj - Elpafu la sagon

Tibor Sekelj - Elpafu la sagon
Unika antologio "El la buŝa poezio de la mondo". Kolektite kaj esperantigite de Tibor Sekelj.
Aperis en la serio Oriento-Okcidento.
UEA, Roterdamo 1983. 187 p.
ISBN 9290170255

Aĉetebla ĉe UEA

katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1660


Nepre havinda libro. Mi persone rekomendas. Pavla Dvořáková

Jen la unua poemo, laŭ kiu la kolekto ricevis sian nomon

ELPAFU LA SAGON
Maoria poezio

Elpafu la sagon, kuraĝa toao,
sed tiel ke ĝi neniun mortigu,
neniu ĝi vundu.
Elpafu la sagon brava ĉasisto,
sed ke ĝi ne vundu beston,
ne traboru arbon, ne deŝiru folion.

Elpafu la sagon direkten al fora stelo,
ke ĝi disŝutiĝu en mil fajrerojn,
ke ĝi lumigu la vojon al ĉiu
kiu vagas ĉi nokte.
Ke ĝi alportu momenton de belo
en la nokton de tiuj kiuj malgajas.
Translate into English

Anjo has particularly liked this photo


Comments

Sign-in to write a comment.