Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

426 visits

IMG 0154

IMG 0154
Malantaŭe staras kaj rigardas: Sándor N. Szilágyi [siladji, ŝa:ndor], lingvisto ĉe la Kluĵa Universitato B.B.<
Meze staras, kun profilo vidata, Ferenc (Francisko) Kiefer, lingvisto el Budapeŝto. Plej proksime al vi, rigardanto: staras Blazio Vaha (t.e.mi). Ni estas fotitaj de Mimi en momento, kiam ni estis baldaŭ renkontiĝontaj, sed mi ankoraŭ ne estis ekvidinta Mimi-n.

Male, Sándor N. Szilágyi estas ŝin gapanta. "Kial tiu sinjorino fotas nin?"

Lorenzo Kjell Salmonson has particularly liked this photo


Comments
Mimi
Mimi
Mi alvenis ĉe la loko kie ni antaŭe estabilis por renkontiĝo, duonon horon pli frue. Mi promenis kaj ekfotis la preĝejon Sankta Mikaelo kiam mi ekvidis tri virojn starante antaŭ monumento kaj parolante. Mi dubis ĉu unu el ili estus Blazio - mia amiko kiun mi neniam ekkonis persone, kaj, senhonte mi fotis la triopon. Mi rimarkis ke sinjoro Ŝandor rigardis al mi suspekteme, pro tio mi proksimiĝis al ili kaj vokis Blazion. Dank'al dio li estis! Sekvis renkontiĝo kun Dodo - kluĵa esperantisto kaj poste promenadon, vizitadon kaj kafumadon. Belajn travivaĵojn kaj belajn rememorojn! Mimi
6 years ago.
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. W…
Estis tre-tre agrable!
6 years ago.
Mimi has replied to Blazio VAHA (n.s. W…
Blazio, ĉu vi rakontis al sinjoro Sandor la historieton de ĉi tiu foto?
6 years ago.