la 8-an de marto 2009, okazis en la simpatia urbo Jambeiro, en shtato San-Paúlo la 75-a ( ! ) Renkonto de Esperantistoj en la Paraiba Valo. Unuafoje ghi okazis en tiu urbo, kaj tion ni shuldas al la klopodado de loka S-ano Sergio Coelho, kiu bonege regalis nin per perfekta organizo. La evento okazis en urbocentra lernejo, kaj du budoj proponis librojn kaj aliajn objektojn. Granda afisho informis al preterpasantoj pri nia cheesto. Post salutoj, oni legis protokolon (S-ro Milton Serra) kaj aúskultis du altnivelajn prelegojn: pri "Morala Inteligenteco" (Guilherme Jardim) kaj "Japana Enmigrado en Brazilo" (Osmar Alves). La tuta grupo tagmanghis en bona restoracio, kiu provizis tipe regionan muzikon.Posttagmeze, oni prezentis "Guton da Gramatiko" (Paulo S. Viana), Kvizon pri Esperanta Kulturo (Alexandre Serafim) kaj intervjuon kun geedzoj Conceição Rodrigues kaj José R. Tenório, du gravaj Esperantoaktivuloj el la chefurbo San-Paúlo. La etoso estis tre amika por la pli ol 40 homoj el deko da urboj.
La proksima renkonto en la Paraiba Valo okazos en la monato junio 2009. Baldaú ni informos la precizan daton kaj adreson. (Raportis Paulo Sergio Viana.)
|
|
Feeds for Jambeiro
–
Subscribe to the latest docs of this album.
Subchiela Leciono12 docs |
Stacidomo de la Civitanec…7 docs |
Monda Socia Forumo 200916 docs |
Resende - Novembro 200815 docs |
Tuta Mondo11 docs |
… view all of them? |