edukado.net

edukado.net

Posted on 01/17/2011


Video filmed on the January 19, 2011


With...

Katalin Kovats
Trezoro Huang Yinbao, Direktoro de…

See also...

10+ Faves 10+ Faves



Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

Video replaced on January 23, 2011
9 223 visits

Intervjuo pri la KER-ekzamenoj

Cyrille Hurstel intervjuis Katalin pri la Referenckadro kaj KER-ekzamenoj
La filmado okazis en Saarbrücken (DE), dum NR, fine de decembro 2010.
La muntadon pretigis Cyrille Hurstel.

Pri la ekzamenoj vi trovas informojn en la ekzamenpaĝo ĉe http://www.edukado.net

Anjo, giorgosesper, Kvantumo, Raŝi - Audino and 15 other people have particularly liked this photo


28 comments - The latest ones
MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
GRATULON pro via agado, kara Katalin! Mi deziras al vi, kaj kompreneble ankaŭ al la KER-ekzamenoj, pli kaj pli da sukceso! Via proparolado estas vere tre konvinka!
6 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Kiaj konvinkaj argumentoj! Mi sentas min motivigita fari tiun ekzamenon sed,,,
Kiamaniere mi povas elekti la taŭgan nivelon por ekzameniĝi?
Mil dankojn!!
6 years ago.
Evandro Avellar has replied to Raŝi - Audino
Raŝi,
Mi konsilas vin esplori la paĝon: http://edukado.net/ekzamenoj.
Mi jam faris ekzamenon en nivelo B2, en UK - Kubo.
Mi opinias ke la nivelo B1 estas por komencantoj, kaj vi devas fari minimume la nivelon B2 .

Brakumon.
6 years ago.
edukado.net has replied to Raŝi - Audino
Jen la ligo al la memtaksilo. http://edukado.net/ekzamenoj/referenckadro/memtaksilo
Mi konsentas kun Evandro, ke vi devas provi minimume B2, sed tre verŝajne C1. P
Antaux la somero ni havos retan memtaksilon, kie solvonte la ekzetrcojn vi tuj povos vidi vian nivelon kaj ricevos konsilon. Ni nun etas laborantaj pri tio.
Ĝis tiam jen specimenoj, kie vi mem devas poste taksi vin:
http://www.itk.hu/index.php?id=334&fomenu=322&menu=334&lang=ept
6 years ago.
edukado.net has replied to Raŝi - Audino
Raŝi, mi forgesis aldoni, ke vi havos ekblon ekzameniĝi dum TAKE ĉi-somere. Mi mem iros tien...
Katalin
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to edukado.net
Ŝajnas ke via ĉeesto metos pli da pezon sur la ŝultrojn de la ekzameniĝontuloj, ĉu ne. :-)
6 years ago. Edited 6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to Evandro Avellar
Dankon Evandro! Via informo estis ege utila!!
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to edukado.net
Mi ŝategis la ligilojn! Dankegon!!
Unu plia dubo: Imagu se, ekzemple, mi elektus por fari la C1 nivelon. Se mi maltrafos mian celon kaj esti konsiderata ne agorda al tiu nivelo, ĉu mi, pere de ĝi, povos ricevi diplomon A1, A2, B1 aŭ B2? Aŭ simple mi devos rekomenci, en alia oportuno, novan parton de tia ŝtuparo?
PS Se eblas interparoli kun vi sen senti sin en malkonforta gramatika etaĝo, mi ne estas en tiu stato. La diablo de la akuzativo ĉiam turmentas mian animon. :-)
6 years ago. Edited 6 years ago.
edukado.net has replied to Raŝi - Audino
Mi tre esperas, ke ne.....
6 years ago.
edukado.net has replied to Raŝi - Audino
Nu, okaze de malsukceso de iu nivelo oni ne ricevos diplomon de malpli alta nivelo, ĉra la taskotipoj kelkfoje ne identas. Sed ene de unu nivelo se iu malsukcesas en unu parto (parola aŭ skriba) oni ricevas diplomon pri la sukcesa parto.
6 years ago.
Raŝi - Audino has replied to edukado.net
Dankon Katalin!
Ĉu, dum la ekzamento, estas permesata la uzo de vortaro?
PS Profitante mian komenton, ĉu la ekzameno devigas al la partoprenantoj rigoran pozicion pri la lingva konfikto rilate al ATA kaj ITA?
6 years ago. Edited 6 years ago.
edukado.net has replied to Raŝi - Audino
Uzo de unulingva vortaro estas permesata, do PIV au simila.
Neniu avantaĝo au malavantaĝo povas okazi pro diferenco inter -ATA kaj -ITA au -IO kaj -UJo skoloj kaj tendencoj.
6 years ago.
valer
valer
Dankon Cyrille pro la fimeto. Ĝi konvinkis min trapasi la ekzameno kaj reklami pri ĝi :)
6 years ago.
Aminda (Ivanka Stoyanova)
Aminda (Ivanka Stoya…
Bonega kaj utila filmeto. Gratulon!
6 years ago.
Ronaldo
Ronaldo
Mi tutkore gratulas al vi kaj al la intervjuinto - bonega laboro kaj interesa prezentaĵo.
6 years ago.
edukado.net has replied to Ronaldo
Dankon al ĉiuj, kaj ankau al vi, Ronaldo, kiu estis unu el la unuaj kandidatoj.... BRAVO!!
6 years ago.
Flandra Esperanto-Ligo
Flandra Esperanto-Li…
Konvinkaj argumentoj, bona filmo! :-)
6 years ago.
Griza Leono
Griza Leono
Bonega klarigo, Katalin! Vi klare kaj kviete pritraktas ĉiujn detalojn. Gratulon!
Mi tuj plusendos la retejan adreson al filo.
6 years ago.
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbows…
Mi ne povas imagi Probal Dasgupta, kiu priskribas fotojn ĉe la ekzamena komisiono, kaj plenigas aŭdkomprenan ekzercon... sed tia okazo pruvus, ke por gravuloj pli gravas formalaj necesoj ol fiero :)
6 years ago.
edukado.net has replied to Przemysław Wierzbows…
Mi p(r)rovas imagi lin fari tion.
Sed ne gravas kion vi aux mi p(r)ovas imagi... gravas kion li realigos...
6 years ago.
Akiumi Okabe
Akiumi Okabe
Mi volas diplomigxi!!
6 years ago.
edukado.net has replied to Akiumi Okabe
Saluton, jen por vi la sekvaj ebloj: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj
6 years ago.
Sinjoro Eng
Sinjoro Eng
Bonege sed ne povas trovas en youtube. Kial ne sendus al tie
5 years ago.
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. W…
Nun en Hungarujo ekzistas ankaŭ unulingva ŝtata ekzameno pri Esperanto. Katalin eble skribos la daton... de kiam tio funkcias.

Ĉu esti membro ĉe ALTE, havi reprezentantojn tie kaj "akreditiĝi" ĉe ALTE estas aferoj samsencaj? Kiel aspektas la dokumento pri la fakto de akreditado? (Mi supozas, ke tio estas ie rete videbla, verŝjane ĉe Edukado-net, sed mi pro prigreco demandas simple ĉi tie.)
5 years ago. Edited 5 years ago.
Fajro
Fajro
Katalin tiel bele, mi eĉ povas diri, bonguste parolas en Esperanto ke tuj naskiĝas deziro lerni kaj lerni la lingvon por paroli similstile. :)
4 years ago.
Filoŝar
Filoŝar
Saluton
Kiel legi tiun filmon per Linukso ? Bedaŭrinde, mi ne sukcesis. Ĉu kredeble ĝi estus nur videbla per la komerca sistemo M$-Window$ ? Mi esperas pli da kunlaboro inter la sendependa internacia lingvo kaj malfermitkoda komunumo ! Memoru, ke Linukso entenas denaske la esperantan klavaron. Vindozo ne !
Dankon pro ia helpo tiucele. Amike.
4 years ago.
Emile Malanda
Emile Malanda
Koran dankon Katalin! Mi finfine partoprenis en tiu Ekzameno dum la UK en Bonaero. Afrikanoj bezonas gxin!
2 years ago.
Marta Wojtas
Marta Wojtas
Dankon por tiu intervjuo Katalin! Cxio bone pripensite kaj klarigite kun sencoplenaj argumentoj. Esperanto vere bezonas informojn kaj agojn kiel cxi tie por ke gxi estu plu ol nur interesa okupo dum libera tempo. Brave :)
7 months ago.