edukado.net

edukado.net

Posted on 09/19/2010


Video filmed on the September 18, 2010


With...

Przemysław Wierzbowski
Edit Újvári
Julika
Katalin Kovats
Trezoro Huang Yinbao, Direktoro de…

See also...


Keywords

edukado.net
Xosé
Conde
filmita-leciono
leciono
instruista
trejnado
metodiko
modelleciono
ekzameno
provinstruado


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

2 162 visits

Debato pri fumado- instruas Xosé Conde

La kvalito estas reduktita pro pezlimoj en Ipernity, sed ekzistas multe pli bona versio.

Mallonga modelleciono dum la instruista trejnado en Poznan - fllmita en februaro 2010.

La trejnadon gvidis kaj filmis: Katalin Kováts,
La lecionon partoprenis: Przemek (Pl), Katka (SK), Christophe (FR), Edit (HU), Ildiko HU), Stevtlana RU), Vale (LT) kaj Julianna (HU).

La filmeto celas igi la spektantojn je metodika analizo de la ekzerco, kion ni gvidas pere de obskervopunktoj. Jen kelkaj el inter ili:

1. Je kiu nivelo aplikeblas la sama temo kaj ekzercotipo?
2. Je kiu nivelo estas la grupanoj ?
3. Pri kiu metodo temas?
4. Al kiu kategorio apartenas la ekzerco?
5. Kiujn elementojn havas tiutipa ekzerco, kiuj helpas ĝian dinamikan disvolviĝon?
6. Kio estis la celo de la ekzerco?
7. Kiujn kapablojn ĝi evoluigas?
8. Kiel efektiviĝas la lingva kontrolo kaj korektado?
9. Kiuj estas la ekzercopartoj ?
10. Kiel plaĉis al vi la temo mem?
11. Nomu kelkajn debattemojn, kiujn oni povas uzi por simila ekzerco.
12. Kia estas la etoso dum la leciono?

13. Kiu estas la rolo de la instruisto?
14. Kiel li gvidas la ekzercon, kiel li (mal)helpas la atingon de la celo?
15. Kia estas la proporcio inter la parolado de instruisto kaj lernantoj?
16. Kion vi farus alimaniere se vi estus la instruisto?

Comments