edukado.net

edukado.net

Posted on 10/14/2008


Video filmed on the October 14, 2008


With...

Katalin Kovats
Edit Slezákné Tar

See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + share Alike

6 712 visits

FULMKURSO nr.1 --- Saluton! Mia nomo estas Katalin.

Bonvolu nepre legi la klarigojn pri la lecionero en la blogo.

Kurso numero 2 estas cxi tie: http://www.ipernity.com/doc/edukado.net/3150375

Mirka Kubicka has particularly liked this photo


6 comments - The latest ones
Katalin Kovats
Katalin Kovats
Dankon, Robb. Ĝojigas min, ke la materialo estas utila ankaŭ ekster Esperantujo. Aŭ ĉu ĝi pli utilas tie?
Dum mi trejnis instruistojn pri la itala, mi ofte uzis Esperanton kiel ŝok-lingvon, la studentoj devis sperti kio estas lerni novan lingvon. (Pluraj poste eklernis Esperanton, sed tio jam estas kroma efiko kaj profito.)
Dum la trejnado de E-instruistoj mi uzis la hungaran aŭ la italan lingvojn.
Mi nun ĝojas, ke miaj lecionoj helpos en la trejnado de usonaj instruistoj.
Ĉu vi ankaŭ tradukos por ili la komentojn legeblajn en la blogo?
9 years ago.
Milokula Kato
Milokula Kato
Permesu rimarketon: tro da TTT. Teacher talking time.
9 years ago.
Katalin Kovats
Katalin Kovats
Dankon pro la "profesia rimarkigo". Ĝi tute veras, ĝenerale. Vi pravas se ni rigardas la proporcion de mia parolado. Sed ne forgesu, ke temis pri la unua leciono, plej unua kaj lasta, k dum kiu mi devis fakte "nur informi" la publikon. Alflanke ili devis aŭdi modelan prononcon kaj ne la samnacian, tre verŝajne ne ĝustan de la kunlernatoj. En tiuj unuaj renkontiĝoj ni, instruistoj plantas la melodion, la songamon en la orelojn.... por ke oni poste reaŭdu la vortojn. Tion mi tamen preferas mem fari kaj ne lasi al aliaj aŭ al fantazio.

Sed mi scivolas pri tio en la (plej) unua leciono kion vi mem farus?
Plej ofte oni prelegas, klrigas, rakontas pri Zamenhof, aŭ skizas la tutan gramatikon.

(Cetere estas el al filmo eltonditaj kelkaj aldonaj lernantaj babiladoj, simple por ŝpari la MB en la filmo). Redanke, Katalin
9 years ago. Edited 9 years ago.
edukado.net
edukado.net
Dankon por la opinio, Peter. Jes, la movspaco tre mankis. La tuta ejo estis malagrable malgranda por 30-persona grupo. La studantoj sidis kiel kokinoj, sur amfiteatrecaj ŝtupoj, kaj kelkaj apenaŭ volis surprengrimpi. Do, igi ilin movi sin estintus granda tempoperdo kaj kontraŭ ili emo. Baldaŭ vi vidos eron, kiam tamen kelkaj ekstaras kaj eĉ eksdancas....
Eble mi devas reserĉi kaj prilabori por filmeto alian version de la alfabetinstruado, kiam mi kunligis ĝin kun erobika-danco. Tie ne mankis movo.... estis interesa sperto por ni ĉiuj. Tion ni aplikis en usono dum NASK kaj dum UK-oj en Florenco kaj Jokohamo. Eble kelkaj memoras ĝin.
9 years ago.
edukado.net
edukado.net
Kara Petro, mi nun kunmuntis filmon pri eksperimento instrui la alfabeton kun movoj. Vi povos vidi ĝin ĉi-sube, sed mi jam antaŭe diras al vi, ĝi malpli bone suckesis ol tiu ĉi en Vieno. :-)

www.ipernity.com/doc/edukado.net/3243200
9 years ago.
Léopold
Léopold
Merci ! Thanks for driving me here Katalin. I will come back later on tomorrow possibly. I can't for the moment. I saved the Esperanto website in my favourites. Great! I am happy !
9 years ago.