edukado.net

edukado.net

Posted on 01/12/2012


Video filmed on the January 12, 2012


With...

La Ondo de Esperanto
Katalin Kovats
Edmond Plutniak


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 947 visits

Dennis Keefe - Esperantisto de la Jaro 2012

Esperanto-Insulo - Hajnano - Ĉinio - 11a de januaro 2012
Katalin Kovats transdonas la diplomon al Dennis Keefe - al la Esperantisto de la jaro 2012
------------------
Realiĝis la projekto “Esperanto-Insulo”.
La 11an de januaro okazis la oficiala malfermo de la Kursaro, organizita kadre de la projekto Esperanto-Insulo. Al la tutmonata programo aliĝis 110 personoj el 23 landoj. Iom pli ol la duonon konsistigas 60 ĉinoj, plejparte studentoj, kiuj kun kelkaj mongolaj samkursanoj estas stipendiataj por tage 8 horojn lerni la internacian lingvon dum 4 semajnoj.
La partoprenon de tiuj ĉi junuloj ebligis la volontula laboro kaj subteno de la kvar instruitsoj kaj grandnombra partoprenantaro el Eŭropo kaj kelkaj alikontinentaj kursanoj.
La ĉefa kursaro de la komencantoj estas gvidata de Dennis Keefe, laŭ lia fama BEK-metodo kaj observata kaj helpata de trideko da partoprenantoj de la pedagogia seminario, kiun Katalin Kovats gvidos. Unu el la ĉefaj taskoj de la kursaro pri metodiko estas ĝuste lerni multon pri tiu ĉi metodo kaj aktive helpi kaj dumkurse kaj eksterklase al la novlernintoj praktiki la lingvon kaj havi komunikadspertojn.

Krom la komencantoj la aliaj ĉeestantoj havas la eblon frekventi tiujn kursojn aŭ elekti unu el la universitata kurso de Ronald Glossop (Usono): Alfronti militon, kaj tiu de Frederico Gobbo (Italio) pri la Filozofio kaj historio de informatiko.
Dum la malferma ceremonio, matene la 11an de janaro oni laŭtlegis la gratulmesaĝojn, inter ili tiujn de Stefan MaGill, Renato Corsetti kaj de la estroj de la landaj sekcioj de ILEI el Germanio, Svislando, Koreio.
Fine de tiu malfermo surprize por la lanĉinto de la ideo Espertanto-Inslulo estis anoncita grava novaĵo. Katalin Kováts, kiel kuriero de “La Ondo de Esperanto", transdonis la diplomon al la novelektito Dennis Keefe. La aranĝo estis pluroble interesa kaj simbola, ĉar Dennis Keefe ricevis sian distingon rekte el la manoj de sia antaŭulino, de la esperantisto de la jaro 2010 kaj kadre de ĝuste tiu aranĝo por kiu Dennis estis premiita.
La kursaro funkcios ĝis la 12a de februaro . Pliaj raportoj, fotoj kaj filmoj aperos laŭvice.

edukado.net/novajhoj?id=206

Lars Sözüer, Federico Gobbo, Song Ho have particularly liked this photo


Comments
Harri Laine
Harri Laine
Mi kore gratulas al Dennis pro la diplomo kaj dankas pro lia laboro, kiu estigis la belan kursaron "Esperanto-Insulo" en Hajnano. Ankaŭ la Ondo de Esperanto meritas gratulojn, ĉar dum du sinsekvaj jaroj ĝi tiom plentrafe elektis la Esperantiston de la Jaro .

Mi ĝojas vidi multon da entuziasmaj partoprenantoj kaj deziras atingoplenan sukceson al la Esperanto-Insulo. El la mavarma, neĝa nordo mi deziras ĉion bonan al la kursanoj sur la paradiza insulo!
6 years ago.
Henri Masson
Henri Masson
Mi tre ĝojas por Dennis pro tiu duobla sukceso : la diplomo kaj la amasa aliĝo al la kursaro, kiun li iniciatis. Ĝojigas min ankaŭ la fakto ke la esperantistoj de du sinsekvaj jaroj renkontiĝis ĝuste tie, Katalin kaj li. Mi esperas ke tio estas bonaŭgura simbolo por Esperanto en Ĉinio kaj en la mondo.
Sukceson al ili kaj al la kursanoj !
6 years ago.
Herzberg Centro
Herzberg Centro
Kara Dennis! Gratulojn pro la distingo, kiun vi meritas! Sukcesojn al viaj klopodoj sur la Esperanto-insuloj.
Kara Katalin! Rezultoplenan instruadon, belajn travivaĵojn dum maratona instruado, trejnado :-)!
Korajn salutojn el Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Zsófia
6 years ago.
Song Ho
Song Ho
Gratulon~ kaj aplauxdon~!
5 years ago.
Ania
Ania
Mi admiras tre valoran agadon de Denis kaj kore gratulas al li pro la diplomo !

Sukceson al ĉiuj partoprenantoj de la trejnado sur la Esperanto-Insulo !
5 years ago.