F-0411 Antun Jorgovanić
ANTUN JORGOVANIĆ naskiĝis en Prelog la 12-an de junio 1921. Li studis en la komerca akademio en Zagrebo kaj finis la studojn en 1941. Poste li studis ses semestrojn de Ekonomika fakultato en Zagrebo kaj komence de 1951 li finis specialan studon en Zemun por kreditinspektoro de la Nacia banko de Jugoslavio. De 1945 ĝis 1951 li laboris en Urba ŝparkaso (poste filio de Nacia banko) en Zagrebo. Ekde 1951 ĝis la emeritiĝo en la jaro 1981 li laboris en funkcio de alta inspektoro por bankkreditaj aferoj de la Naci…
F-0410 Nikolao Hohlov
Detala biografio en:
Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (Đurđevac, 2002)
F-0409 Tomo Gregurek
TOMO GREGUREK naskiĝis la 11-an de decembro 1907 en Đelekovec. Laŭprofesie agronomo. Post la dua mondmilito li laboris kiel agronomo en regiono de Slavonio, kaj en Koprivnica kunlaboris kun la entrepreno “Podravka”. Li esperantistiĝis kiel studento en Zagrebo (ĉirkaŭ 1927). Propagandisto de Esperanto en Koprivnica. Membro de Esperanto-klubo en Koprivnica ekde 1934. Kunfondinto kaj renoviganto de Esperanto-societo en Koprivnica en la jaro 1966 kaj ĝia sekretario ekde tiu jaro. Li kunlaboris en redaktado de…
F-0408 Antonija Jozičić
ANTONIJA JOZIČIĆ.
Instruistino. Pioniro de Esperanto en Kostajnica. Ŝi partoprenis la 8-an UK en Krakovo (1912), kaj ŝia bildo troviĝas en la kongresa albumo sub la numero 89. Ŝi tradukis el la kroata lingvo la rakonton “La Konfeso” de Milka Pogačić (Zagrebo, 1913).
La ĉi-supran foton kopiis el la krakova kongresa albumo, kaj donacis al DEC Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.
F-0407 Antun Kiridžija
ANTUN KIRIDŽIJA naskiĝis la 17-an de februaro 1910 en Potomje sur la duoninsulo Pelješac. Laŭprofesie oficisto, li esperantistiĝis en 1938 en Potomje kaj gvidis kursojn por komencantoj en Dubrovnik kaj Potomje. Membro de UEA kaj ĝia plurjara delegito en Dubrovnik, kie li mortis la 26-an de julio 2005.
F-0406 Rudolf Kenk
RUDOLF KENK naskiĝis la 27-an de marto 1899 en Rijeka. Ĝis la oka vivojaro li vivis en Rijeka, poste translokiĝis al Karlovac, kie li edukiĝis. Ŝuistan metion li finis kaj serĉis laboron unue en Ljubljana, kaj poste dum la 1920-aj jaroj en Bjelovar. Fine li translokiĝis al Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino). En 1926 li venis al Split kie li vivis ĝis sia morto la 21-an de julio 1990. Pri Esperanto li okupiĝis ekde frua juneco (ne estas konate ĉu li esperantistiĝis en Ljubljana aŭ en Bjelovar). Li partoprenis…
F-0405 Tomislav Krapinec
TOMISLAV KRAPINEC naskiĝis la 20-an de februaro 1911 en Koprivnički Bregi. Terkulturisto kaj aktiva membro de vilaĝana Esperanto-klubo en Bregi ekde ĝia fondiĝo. Li mortis en Koprivnički Bregi la 23-an de majo 2000.
F-0404 Branko Lazarus
BRANKO LAZARUS naskiĝis la 1-an de februaro 1922 en Karlovac. Inĝeniero. Ekde la jaro 1943 li estis batalano de la partizana armeo. En 1950 li finis Teknikan fakultaton kaj ekpostenis ĉe fervojentrepreno en Zagrebo. Li esperantistiĝis en 1969 kaj estis prezidanto de Fervojista Esperanto-Societo Zagrebo (1971). Li forpasis en Zagreb la 19-an de aprilo 1998.
F-0403 Anto Mlinar
ANTO MLINAR naskiĝis la 11-an de junio 1945 en Briševo (Prijedor, Bosnio kaj Hercegovino). Diplomita ekonomikisto (li diplomiĝis ĉe la Fakultato pri ekonomikaj studoj en Zagrebo). Direktoro de sektoro “Održavanje” en la fabriko “Prvomajska” en Zagrebo. Li esperantistiĝis en la jaro 1959 per koresponda kurso kaj aktiviĝis en 1963. Dum sia studado en Zagrebo kaj certan tempon post la finitaj studoj, li tamen estis funkciulo de bosnia-hercegovina movado, kiam li laboris en Prijedor. En la 1980-aj jaroj li re…









