See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

236 visits

F-0009 Flego Zlata portreto

En aĝo de 86 jaroj la 15-an de septembro 2007 en Zagrebo forpasis veterana esperantistino Zlata Flego. Ŝi estis fratino de la fama aktoro Srđan Flego, fondinto kaj reĝisoro de la Internacia Arta Teatro en Parizo. Ŝi naskiĝis la 15-an de marto 1922 en Volosko (apud Opatija) en Istrio. Profesie ŝi estis ĵurnalistino. Dum sia aktiva ĵurnalista vivo ŝi laboris en redakcioj de kelkaj nacilingvaj gazetoj en Zagrebo: “Vjesnik”, “Naprijed”, “Kerempuh” kaj en la monata porvirina revuo “Žena”. Esperantistino ŝi fariĝis en la jaro 1937, jaro en kiu okazis la jubilea 10-a jugoslavia Esperanto-kongreso en Zagrebo. Estinte 15-jara knabino, tiam ŝi ricevis la unuajn lecionojn de Ivo Lapenna. Kiel 18-jarulino ŝi estis kondamnita al morto pro sia politika laboro, sed ŝi saviĝis. Dum sia Esperanta kariero ŝi estis respondeca redaktoro de la gazeto “La Suda Stelo” en la malfacilaj jaroj de la rekomenciĝanta movado en Kroatio kaj Zagrebo (1948-1950). Post tio sekvis ŝia engaĝiĝo en la Universala Kongreso de Esperanto, kiu en 1953 okazis en Zagrebo. Kiel sekretario de IAT ŝi kunordigis la teamojn de kroataj geaktoroj (Eta Bartolazzi, Boris Buzančić, Fahro Konjhodžić, Drago Krča, Fabijan Šovagović, Ivica Vidović, Mira Župan, Silva Fulgozi, Ljubica Jović, Zdenka Heršak, Inge Appelt, Emil Glad, Ivo Fici, Franjo Majetić, Ivo Rogulja, Miroslav Supanc, Krešimir Zidarić, Mato Ergović, Ljiljana Gerner, Draga Milivojević, Angel Balašev kaj Vlado Kovačić), kiuj surscenigis dum pluraj UK-oj diversajn verkojn el la kroata kaj itnernacia dramaj repertuaroj. Tiuj plej elstaraj kroataj geaktoroj estis partneroj de Srđan kaj Zlata Flego en la granda projekto de Internacia Arta Teatro kiu portis sur la scenejojn de la Universalaj Kongresoj verajn aktorajn dramojn, dignaĵojn de la Zamenofa lingvo kaj ne unuakataĵetojn. Mladen Šerment komprenis la valoron de la teatra laboro dum UK kaj ligis ĝin ekde 1959 al junularo. Zlata estis multflanka: ŝi zorgis pri tradukoj de tekstoj, teatraj provludoj, horaro, kostumoj, reflektoroj, pasportoj kaj la neekzistanta poŝmono. Laborinte en la redakcio de “Žena”, ŝi verkis plurajn artikolojn pri Esperanto (ekz. pri la Esperantista kampadejo en Primošten), kaj en 1963-64 ŝi publikigis la 12-lecionan Esperanto-kurson. Profesie ŝi akiris en 1956/57 nacian ĵurnalistan premion. Ŝi verkis ankaŭ por aliaj Esperantaj gazetoj (ekz. “Tempo”) kaj libroj. Per teksto “Ĝino, Zagrebo kaj lernantino” ŝi kontribuis al “Eseoj memore al Ivo Lapenna” priskribinte sian konatecon kun la korifeo de la postmilita Esperanto-movado en Kroatio. En 1996 ŝi tradukis la unuaktaĵon “Reveno” de Srđan Tucić, kiu aperis en “Antologio de kroataj unuaktaj dramoj”. Jam en respektinda aĝo ŝi partoprenis ankaŭ kongresojn de kroatiaj esperantistoj. Ŝi estis membrino de Esperanto-societo “Bude Borjan” en Zagrebo, kaj dum unu mandato vicprezidanto de Kroata Esperanto-Ligo, malavara kontribuanto por la KEL-ejo en Vodnikova. Interalie, en politika vivo, ŝi kune kun konata politikisto Ivica Račan kunfondis Socialdemokratan partion de Kroatio.

La foto pruntita por skanado de Sonja Jurković, filino de Zlata Flego.
Comments

Sign-in to post a comment.