0 favorites     0 comments    1 199 visits

See also...


Keywords

lumo
Hikmet
Cezar-poemotraduko


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 199 visits


Kiam Vera vekiĝas

Kiam Vera vekiĝas
fotis Cezar

Nâzim Hikmet


Kiam Vera vekiĝas


La seĝoj dormas starante,
tiel ankaŭ la tablo,
la tapiŝo sterniĝis kaj dormas
sur la dorso,
giaj ornamentoj kunfermis la foliojn,
dormas la spegulo,
la okuloj de la fenestroj estas firme fermitaj,
la balkono dormas kun pendantaj kruroj,
sur la transa tegmento dormas la kamentuboj,
la akacioj dormas ĉe la rando de l' strato,
kun stelo sur la brusto dormas la nubo,
interne en la domo kaj ekstere en la lignotabula kabaneto
dormas ankaŭ la lumo.
Subite vi vekiĝas, rozo mia.
La seĝoj vekiĝas kaj metas kruron antaŭ la alian,
pro tio vekiĝis la tablo,
la tapiŝo vekiĝas kaj malfermas la foliojn
de siaj ornamentoj,
friska kiel lago en la fruo vekiĝas la spegulo,
la fenestroj malfermas siajn grandajn bluajn okulojn,
vekiĝas la balkono, ĝi kuntiras la krurojn,
sur la transa tegmento vekiĝas la kamentuboj,
en la akacioj trilas ĉe la rando de l' strato,
la nubo vekiĝas kaj lasas fali sian stelon
en nian ĉambron,
interne kaj ekstere vekiĝas la lumo,
kaj ĝi rigardas vin,
viajn nudajn koksojn,
viajn blankajn gambojn,
vian hararon.

Pliaj poemoj de Hikmet:

http://www.cezarpoemtradukoj.cezarpoezio.de/47.html
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.