Keywords

krokodilo
Esperanto
Cezar-poemo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 007 visits

Helpu! Krokodilo! Banantoj kaj esperantistoj en danĝero!!!

Helpu! Krokodilo! Banantoj kaj esperantistoj en danĝero!!!
fotis Cezar


Cezar

Klubo "Krokodilo"

Krokodila Esperanto,
jen alia stranga vanto:
Oni gestas kaj balbutas,
sed aplombe eĉ kondutas.

Krokodila Esperanto,
jen nacia glorokanto:
Se klub' krokodilparolas,
Esperanto jam ne rolas.

La ŝatant' de Esperanto
refariĝu komencanto.
Ĉar, se krokodiloj regas,
tiuj nur neŭrozojn flegas.


http://www.cezarpoemoj.cezarpoezio.de/223.html

Comments
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Genaŭ!
7 years ago.