See also...


Keywords

tombo
Kurzens
vivo
deziro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 300 visits

Deziro kaj vivo / Kurzens: Ĉu tio do - la vivo?

Deziro kaj vivo / Kurzens: Ĉu tio do - la vivo?
fotis Cezar


Inskribo sur tomboŝtono

SENFINAN
DEZIRAS
LA ARDA DEZIRO

NUR FINANTAN
KONCEDAS
LA MALLONGA VIVO

fotis kaj notis Cezar




Nikolao Kurzens

(1910 -1958)

Ĉu tio do - la vivo?


Ne, ne, ankoraŭ io devas veni.
Ankoraŭ devas fajri vera tago,
ankoraŭ devas nigri nigra nokto -
ne povas ja de grizo ĉio pleni.

Cu vere nur por nin al tombo treni,
ĉu vere nur por morti ni naskiĝis?
Ĉu tio do - la viv'? Ne, ne! Neeble!
Ankoraŭ devas, devas io veni!

(1934)
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.