Foto de Zefirina, Ipernity
www.ipernity.com/home/38043
Cezar
Sovaĝaj porkoj
por foto de Zefirina
Sovaĝa estas mi
kaj forta porko,
kaj tamen vivas ni
ne en Novjorko.
En roto sentas mi
min kvazaŭ hejme.
Sed vivas ni pro Di'
ne senprobleme.
Arbare loĝas ni
dum tuta jaro
en paca harmoni'
sen tro da faro.
Se ne la homoj nin
sovaĝe ĉasus,
jen eĉ la viv' ĉe l' fin'
pli bone pasus.
Ekde novembro sin
la aproj ĉasas.
Bataloj por aprin'
de nun amasas.
*
Send a message
Search for members


