Hans-Georg Kaiser

Hans-Georg Kaiser

Posted on 03/28/2009


Photo taken on March 28, 2009


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

772 visits

Nato-Bomben in Belgrad

Nato-Bomben in Belgrad
el Guglo

Comments
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Bad - and good for nothing!
8 years ago.
Vladimír Türk*
Vladimír Türk*
Je to děs. Mrkni na www.ipernity.com/blog/tuurq/139084

Vere teruro. Rigardu la ligilon.
8 years ago.
! - Sulko Bonsano
! - Sulko Bonsano
Mi, tamen, devis sukcesi dormi en tiu infero, ne sciante - ĉu mi vekos. Mia amiko mortis ĉar mankis materialo por dializo. Se vi ne scias - kiel aspektas la morto de uremio, vi demandu iun kuraciston.
Mi esperis ke mi ne estu trafita. Se mi estos trafita - mi esperis ke mi pereu tuj, plej bone morti ol resti kriplita.
Persista propagando popolon sen-timigis, ĉar neniu sciis - kie bomboj falos kaj ke ili ne falos en ĉiu loko. Tial popolo moviĝis dum aera danĝero kvazaŭ nenio okazas. Nur en la komenco - amase kaŝis en la kelojn. Eĉ trafiko ne ĉesis. Sed kontraŭe - propagando efektive timigis popolon de astronomia okazo - eklipso kiu tiam okazis.
8 years ago. Edited 8 years ago.
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Jes ja, kaj la mensogo-politikistoj diras amen pri tio! Mia konvinko estas tiu: murdo estas ĉiam murdo, egale por kio. Kaj humanecon povas ebligi nur humaneco. Estus tiel simple: unue la homo kaj la naturo, kaj nur poste ĉio alia. Sed en nia tempo homo ne plu havas valoron, valoron havas nur la profito, jen nia problemo. La armilindustrio evidente pli gravas, pli potencas ol la tuta homaro, kiu volas nur tion:pacon, ĉiam kaj ĉie. Maldekstrulon oni ne plu rekonas je tio, en kiu partio li laboras, sed je tio, ĉu la homo por li pli gravas ol la profito. Oldulino, kiu flegas malsanan homon, pli maldekstras ol certaj politikistoj, kiuj jesas la ĵetadon de bomboj kaj nomas sin socialistoj! Tiuj ne estas socialistoj, sed pli teruraj ol rabobestoj!
8 years ago. Edited 3 years ago.