0 favorites     0 comments    1 283 visits

See also...

See more...

Keywords

Vincent
Cezar-poemo
vivo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

1 283 visits


Hura! Ni vivas!

Hura! Ni vivas!
Hurra , wir leben!

fotis Cezar


Cezar

Vivu longe kaj en sano
ne nur registara ano!

Vivu longe kaj en sano
ne nur registara ano!
Vivu longe sen enuo
nia tuta mond' en ĝuo!

Vivu ĉiam la aliaj,
kaj la kuloj, eĉ la fiaj.
Vivu ĉiu hom' sur Tero,
ne nur ul' post kariero!

Vivu longe la patrinoj
kaj al tio belulinoj,
vivu plu la vira speco
in-afable kaj kun deco!

Vivu ĉiuj geniuloj
kaj fuŝuloj, krome nuloj.
Vivu la insekt' sur tero
kaj maŝinoj, ĉiu ero!

Vivu griloj, floropotoj,
krome inde la robotoj,
vivu de la land' la filoj,
la filinoj, muzikiloj!

Vivu forta ambicio
liberiga homa krio;
vivu nia viv' entuta,
ankaŭ vivo surde muta!

Vivu ĉiu ŝton' sur tero,
kosma polvo el infero.
Vivu por kredant' eĉ Dio.
Vivu ĉiuj. Vivu ĉio!

Vivu la perdita filo,
festotagoj, sunobrilo.
Vivu nia Esperanto,
ĉiu bela amokanto!

Vivu ĉiuj, vivu ĉio,
nur ne plu militebrio!
Vivu mia panja filo,
la poet' kun komputilo.

Vivu longe kaj en sano
ne nur registara ano!
Vivu longe, sen enuo
nia tuta mond' en ĝuo!

PS: jen plibonigita poemo, kiu antaŭe ne tute pretis.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.