See also...

BEAUTY BEAUTY



Keywords

besto
Cezar-poemo
Kaiser-Gedicht
Cezar


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

1 141 visits

Nigra pantero

Nigra pantero
fotis Cezar

Cezar

Kapricaj koloroj


El la ruĝo, kiun mi hatis pli kaj pli,
mi esplore vojaĝis en la nigron.

La nigro senpene estingis la ruĝon
kaj tiel havigis al mi ŝajnan kontentiĝon,
ĝis ĝi fine - kiel la ruĝo - fariĝis kateno.
Nigro, kiu komencas gorĝopremi iun,
oni povas bridi nur per grandioza lazuro,
kaj tiel mi enamiĝis en la lazuron de la ĉielo.

Sed ĉar la lazuro por mi estas la koloro de la paradizo,
mi ne longe eltenis ĝin en la bluo kaj sopiris
la ekscitigajn kolorojn flavo kaj oranĝo,
kiuj povus elaĉeti min el la sennubeco de la ĉiela bluo.

Mi furiozis en flavo kaj oranĝo kun la krea impeto de giganto,
sed aĥ, la flavo kaj la oranĝo subite fariĝis ruĝaj,
kaj la ruĝo kriis kiel krias perdiĝintaj animoj,
kaj nigriĝis antaŭ miaj okuloj kaj mi sopiris ree
al la lazuro de la ĉielo.

La ĉielo fariĝis blua, kaj ĉio, kio estis
de turmento kaj doloro kaj malamo en mi,
retiriĝis en la bluan horizonton,
kie tiuj nigraj sentoj fine tute perdiĝis.

Kaj tiam mi vidis la bluan floron,
kaj mi kuris al la blua floro,
sed kiam mi atingis ĝin, ĝi jam ne estis blua.
La suno estis subiranta, en flavo kaj oranĝo.

Kaj mi volis firmteni min en tiu flavo kaj oranĝo,
sed la suno fariĝis pli kaj pli ruĝa,
kaj la nigra nokto falis sur min.

Kaj mi, kiu ne povas elteni
dum longa tempo en nur unu koloro,
jam sopiregis al la bluo
de la sekvanta tago.


Hans-Georg Kaiser

Kapriziöse Farben


Aus dem Rot, dass mir immer verhasster wurde,
machte ich eine Forschungsreise in das Schwarze.

Das Schwarze löschte das Rote mühelos aus
und verschaffte mir so eine scheinbare Befriedigung,
bis es schließlich -wie das Rot- zur Kette wurde.
Ein Schwarz, das anfängt einem die Kehle zuzudrücken,
kann man nur mit einem grandiosen Blau zügeln,
und so verliebte ich mich in das Blau des Himmels.

Doch weil das Himmelsblau die Farbe des Paradieses ist,
hielt ich es nicht lange im Blauen aus und sehnte mich
nach den erregenden Farben Gelb und Orange, die mich
aus der Wolkenlosigkeit des Himmelblaues erlösen könnten.

Ich wütete in Gelb und Orange,
mit dem schöpferischen Ungestüm eines Giganten,
aber, ach, Gelb und Orange wurden plötzlich rot,
und das Rot schrie wie verlorene Seelen schreien,
und es wurde mir schwarz vor Augen und ich sehnte mich wieder
nach dem Himmelsblau.

Der Himmel wurde blau, und alles das,
was an Qual und Schmerz und Hass in mir war,
zog sich in den blauen Horizont zurück,
wo sich diese schwarzen Gefühle am Ende ganz verloren.
Und dann sah ich die blaue Blume,
und ich lief zur blauen Blume hin,
doch als ich sie erreichte, war sie nicht mehr blau.

Die Sonne war am Untergehen, in Gelb und Orange.
Und ich wollte mich festhalten in diesem Gelb und Orange,
aber die Sonne wurde röter und röter
und die schwarze Nacht fiel auf mich.
Und ich, der es in nur einer Farbe
nicht lange aushält, verzehrte mich vor Sehnsucht
nach dem Blau des kommenden Tages.

Maidi, Mimi, Yeshim Khaley Istanbul have particularly liked this photo


Comments
Maidi
Maidi
Die selben Farben können verschiedene Gefühle machen. Sehr schön geschrieben.
6 years ago.
Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser
Se vi min ankoraŭfoje laŭdos tiom, mi ekpensos, ke mi estas la plej granda poeto nuntempa:) Mankos tiukaze nur, ke mi elkriu min kiel novan imperiestron de la E-poezio:) Laŭtempe kun verda pomo kaj golfbastono, hahahaha...

Via foto iel estas fruktbonbone alloga... mi tuj devas pensi pri la tempo, kiam mi ankoraŭ kuris al la forirplacoj por tie ĵeti miajn ŝparitajn groŝojn en ludaŭtomatojn. Obstina mi estis jam tiam, tial mi ĵetis pli kaj pli da groŝoj en la aŭtomatojn (unubrakajn banditojn), kvankam mi sciis tre bone, ke mi ne povas fidi al ili. Kiel infano dum kelkaj semajnoj estis mia drogo la ludado je ludaŭtomatoj, de tiam mi neniam denove lasis allogi kaj trompi min de aŭtomato. (Mi tute ne ludas sur komputilo!) Eble tial tiu sperto necesis. Sed ankoraŭ nun mi volonte suĉas je suka buntkolora bonbono. Tio estas vera plezuro, preskaŭ sen iuj fiaj apudefikoj. Por mia nepo kaj por mi mem mi havas grandan grosieran glason kun bonbonoj, kaj se mia nepo vizitas nin, mi ankaŭ mem gustumas de la bonbonoj:), kiuj estas preskaŭ tiel buntaj kiel viaj aerbalonoj:) Estas la etaj plezuroj, kiuj plej ĝojigas homon.... aerbalonoj, papilioj ,sapvezikoj kaj blovfloroj kaj saltanta ŝtoneto sur akvo estas grandaj plezuroj, kvankam ili tute ne havas ekonomian valoron; sed kiu povas aserti kun bona konscienco, ke la vivo estas nur ekonomie difinebla? Vivo estas multe pli ol nur ciferosekvo en kontolibro aŭ ŝvitiga laboro, pli ol kompatinda homo aŭ besto en kaĝo de iuj sociaj konvencioj...kaj ĉiu katenito revas pri tio, ke lia liberiganto venos, kiu elaĉetos lin el sia mizera vivo. Eĉ la pantero en la kaĝo neniam tute povas nei sian veran destinon. Liaj elegantaj paŝoj spite al sia aĉa situacio estas la pruvo por tio, ke eĉ en katenoj li estas plu nobla besto, kiu ensorĉas nin homojn tiom, ke ni forgesas dum momento, ke en vero ĝi devus esti libera, ke ni ne havas la rajton perforte metu ĝin en tian ridindan kaĝon, kiu estas por tiu reĝo de la ĝangalo pli humiliga ol por homo prizono.
6 years ago. Edited 6 years ago.