Esperantisto Sur Poŝtmarko

Esperantisto Sur Poŝtmarko

Among Celumio's albums



Esperantisto Sur Poŝtmarko

Lev Nikolaeviĉ TOLSTOJ - Tolstoj simpatiis kun Esperanto kaj mem onidire ellernis ĝin dum inter tri kaj kvar horoj. En 1889 Tolstoj esprimis sian apogon al la verko de Zamenhof, kaj poste plurfoje ripetis sian favoran opinion, kaj permeson por tradukado de siaj verkoj en Esperanton.

Esperantisto Sur Poŝtmarko

Odo Bujwid Odo BUJWID (n. la 30-an de novembro 1857 en Vilno; m. la 25-an de decembro 1942 en Krakovo) estis pola bakteriologo, universitata profesoro en Krakovo de 1892. Li kvar jarojn studis en la universitato kun Zamenhof. Lia agado por Esperanto komenciĝis en 1912, kiam li fariĝis la prezidanto de la UK en Krakovo. Postmilite li estis prezidanto de la Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj. Li, havante gravajn rilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte atingis favorojn por Esperanto…

Esperantisto Sur Poŝtmarko

Josip Broz Tito - Prezidanto de eks-Jugoslavio Tito iam "lernis la Internacian Lingvon kaj ofte esprimis sin favore al ĝi"; li estis alta protektanto de la UK 1953 en Zagrebo kaj de la UK 1973 en Beogrado.

Esperantisto Sur Poŝtmarko

Franz Jonas - prezidento de Aŭstrio La Internacian Lingvon li eklernis en 1922 kaj tuj la sekvantan jaron sukcese trapasis la instruistan ekzamenon por poste gvidi multajn vesperajn kursojn. Kiel sekretario de Aŭstria Laborista Ligo-Esperantista(ALLE) kaj dum kelkaj jaroj la ĉefa aktivulo de la forta laborista Esperanto-movado en Aŭstrio, li kunorganizis la 5-an SAT-Kongreson (1925) en Vieno;

Esperantisto Sur Poŝtmarko

Cai Yuanpei - Cai Yuanpei estis demokratia revoluciulo kaj edukisto en la moderna ĉina historio. Cai lernis Esperanton en 1907-1911, kiam li lernis en Germanio, kaj bone sciis, kio estas avantaĝoj de Esperanto kaj kial Zamenhof kreis Esperanton. Li subtenis la ĉinlingvan periodaĵon Nova Jarcento eldonatan en Parizo por propagandi Esperanton. Nova Jarcento estis unu el la gazetoj, kiuj frue konigis Esperanton al Ĉinio.

Esperantisto Sur Poŝtmarko

György Kilián György KILIÁN (1907-1943) estis sekuristo, junulara gvidanto de la subtera komunista partio. Li lernis Esperanton kaj membriĝis al internaciaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj estis malpermesitaj en Hungario:Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Internacio de Proletaj Esperantistoj, partoprenis SAT-kongreson en Lejpcigo, korespondadis i.a. kun bulgaraj esperantistoj, kiujn li vizitis. En 1941 dum veturo li ĝuste atingis Odeson, kiam okazis la germana atako kontraŭ Sovetio, kaj li tuj aliĝis kiel volontul…

Esperantisto Sur Poŝtmarko

Ludwig RENN [ludvig ren] (naskiĝis la 22-an de aprilo,1889, mortis la 21-an de julio,1979) estis germana verkisto. Renn naskiĝis en Dresdeno kiel filo de nobela familio. Lia reala nomo estis Arnold Friedrich Vieth von Golssenau. Unue li fariĝis oficiro, sed post la Unua Mondmilito li forlasis tiun ĉi karieron kaj studis juron, ekonomion, historion, rusan filologion kaj arkeologion. En la jaro 1928 li fariĝis komunisto. Samjare aperis lia romano Krieg (= Milito), temanta pri la milito el la perspektivo de…

Esperantisto Sur Poŝtmarko

Johano Paŭlo la 2-a - Johano Paŭlo la 2-a estis unua papo kiu publike parolis Esperanton.

Esperantisto Sur Poŝtmarko

Tadeusz Kotarbiński - estis unu el plej bonaj polaj filozofoj. Li interesiĝis ankaŭ pri Esperanto kaj skribis pri ĝi: "la plej genia kunigo de logiko kaj simpleco".
12 items in total