Celumio

Celumio

Posted on 11/06/2011


Photo taken on November  7, 2011


See also...

Esperanta kolektado Esperanta kolektado



Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

552 visits

Esperanta Poŝtstampo

Esperanta Poŝtstampo
D-ro Emile JAVAL [ĵavai] (naskiĝis la 5-an de majo 1839 en Parizo; mortis la 20-an de januaro 1907 en Parizo) estis franca esperantisto kaj fama okulkuracisto.

Lia granda pasio estis Esperanto. Kvankam de longe varbita al Esperanto kiel aprobanto, li praktikis ĝin nur de 1903. Li ĉeestis Kongresojn en Boulogne-sur-Mer kaj Genève, gastigis Zamenhofon dum lia loĝado en Parizo, kaj de tiam ili fariĝis veraj amikoj. Tuj post la Bulonja Kongreso li faciligis la fondon de la Esperantista Centra Oficejo kaj ĝis sia morto li prenis sur sin la ĉefan monhelpadon de tiu institucio, kaj testamentis kapitalon.

Tuj kiam li lernis Esperanton, helpita de sia perfekta scio de multaj lingvoj, kaj malgraŭ sia aĝo kaj kripleco, li fariĝis baldaŭ unu el la plej lertaj kaj kompetentaj Esperantistoj, ĉar li legigis al si preskaŭ ĉiujn verkojn, novajn aŭ malnovajn, pri la historio kaj la progresoj de la lingvo. Uzante sian grandan influon, li klopodis fervore por favori la oficialajn progresojn de la lingvo, kaj estas li, kiu agis plej efike por havigi al Zamenhof la ordenon de la Honora Legio, okaze de la Bulonja Kongreso. Tre scivolema kaj progresema spirito, ĉiam dezirante perfektigon, li aspiris al reformoj en Esperanto, kaj pli ol unu fojon li interparolis pri tiu temo kun Zamenhof, kiu fine opiniis danĝera tiun proponon. Emile Javal proponis novan "surogata skribosistemo(n)". En siaj lastaj du jaroj li vivis preskaŭ ekskluzive por Esperanto. Li estis membro de la Lingva Komitato de 1905.

el Vikipedio

Lorenzo Kjell Salmonson has particularly liked this photo


Comments