! - Sulko Bonsano

! - Sulko Bonsano

Posted on 03/31/2013


Photo taken on March 18, 2013


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

318 visits

LAZAR LUDOVIK - ZAMENHOF

LAZAR LUDOVIK - ZAMENHOF
Lazaro Ludoviko Zamenhof, kreinto de Esperanto, helpa internacia lingvo por senpera interkomprenado, trovis en diversaj lingvoj simplajn gramatikajn solvojn (entute 16 bazaj reguloj, sen esceptoj) kaj aplikis ilin sur vortoj, kiuj jam estis en diversaj lingvoj, multaj kiel fremdaj vortoj aŭ faka terminologio.

Comments
Zlatko Hinšt
Zlatko Hinšt
Saluton kara Bonsano kun Sulko kiu esprimas maturecon kaj vivsperton.
Kion diri pri via teksto en kutima stilo por esperantistoj? Oficiale Esperanto havas 16 regulojn sen esceptoj, sed kiam oni komencas serioze okupiĝi kun ĝi ekestas malkovroj pri novaj reguloj. Kaj poste simplaj gramatikaj solvoj daŭrigas kun multaj nuancoj kaj detaloj postulante ne nur modestan kvanton da tempo por studi ilin. Ĉu ne? Estas vero.
Zlatko Hinšt
4 years ago.
! - Sulko Bonsano
! - Sulko Bonsano
Jes - vi tute pravas!
En iu de sekvantaj varbiloj mi informos ke bazon de lingvo oni povas kompreni dum nur kelkajn horojn, sed ke neniam eblas plenlerni la tutan Esperanton, samkiel - cxiujn aliajn lingvojn. "Plena analiza gramatiko" konsistas el du volumoj, sed por la komenco ne necesas pli ol 16 bazaj reguloj. Cxiuj aliaj estas precipe nuancoj de bazaj 16, tre multnombraj.
Ni provu trovi pli bonan solvon por cxi informo. Mi korektis: (entute 16 bazaj reguloj, sen esceptoj)
Ekzistas iu legxo de Marfi kiu esprimas ke "plej klaraj estas plej mallongaj klarigoj, sed bedauxrinde - plej malekzaktaj".
Dankon cxar Vi tute serioze taksis cxi solvon!
4 years ago.