Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

3 122 visits

12 - La Levigho De La Lun'



Takács Sándor, KuboF Hromoslav, Kunar, Pascal Blondiau have particularly liked this photo


Comments
Kunar
Kunar
La veran kvaliton de tiu kanto mi eltrovis nur post multaj jaroj. La komparo al U2 estas tute trafa.
9 years ago.
Bertilo Wennergren
Bertilo Wennergren
Dankon pro la pozitivaj komentoj, knaboj! Pro ili mi ekkuraĝis efektive aŭskulti tiun kanton denove post tiom da jaroj. Ordinare mi apenaŭ iam ajn aŭskultas Persone-registraĵojn. Estas vere iom malfacile aŭskulti tion, kion oni mem kreis, ĉar oni aŭdas ĉiun etan eraron aŭ neperfektaĵon tre akre. Simple aŭskulti trankvile kaj "neŭtrale" estas apenaŭ fareble. Sed mi devas rekoni, ke pri "La leviĝo de la Lun'" ni sufiĉe bone trafis.

La afero pri U2-eco estas kredeble prava, sed mi ne povas tion bone prijuĝi, ĉar mi mem tre malmulte aŭskultis tiun grupon. Martin estis la vera fanatikulo pri U2. Mi konas nur tre supraĵe kelkajn el iliaj furoraĵoj, ĉar mi aŭdis ilin en radio k.s.

Ĉiuokaze pri "La Leviĝo" mi povas aldoni, ke ĝi estis unu el tiuj Persone-muzikaĵoj, kiuj estis plej amuzaj por ludi - laŭ mia memoro. Hodiaŭ mi ĝin tute ne povus ludi plu, ĉar mi ne tuŝis drumon de kiam ni ludis en KEF en Helsinko en 2000. Ok jaroj sen drumado... nekredeble...
9 years ago.
KuboF Hromoslav has replied to Bertilo Wennergren
Bertilo skribis: Ordinare mi apenaŭ iam ajn aŭskultas Persone-registraĵojn.

Ĉu ankaŭ neeldonitajn? Ĉar pri tiuj mi ege interesas. Fakte ankaŭ pri "62 minutoj" sed ankaŭ tiu albumo estas tre malfacile akirebla... Ĉu vi povas ion alŝuti al ipernity?
8 years ago.