Rusaj AK (granda)

Historiaj dokumentoj


02 Aug 2012

1 010 visits

Rusaj AK (granda)

La sama specimena paĝo kiel la apuda, sed la originala skanaĵo de ĉ. 3 mb.

21 May 2016

1 comment

611 visits

Isbrucker-nekrologo

Isbrucker (antaŭmilite Isbrücker kun umlaŭto) i.a. estis prezidanto de la Akademio de Esperanto. Detalojn vd. en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 4 (BK IV): esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro El: La Praktiko Mar. 1967:31:03 (353), p. 216.

21 May 2016

796 visits

Skribilplumo-titolo

Sinprezenta broŝuro de la Berlina firmao "Heintze kaj Blankertz" pri "Fabrikado de l' metala Skrbilplumo", Breslau [1913], p. 9. El la germana tradukis "Supera Poŝtasistanto Jablonksi (Breslau). Ĝi unue aperis en "Poŝta Esperantisto" n-roj 4/5 kaj 6/7 1913. ---- Broschüre der Berliner Firma "Heinzte und Blankertz" über die "Herstellung der metallenen Schreibfeder" (meine Rückübersetzung aus dem Esperanto), Breslau [1913], S. 9. Aus dem Deutschen ins Esperanto übersetzt von Oberpostassistent Jablonski in Breslau und erstveröffentlicht im "Post-Esperantisten" 1913, Nr. 4/5 und 6/7. ----- Sur la titol-paĝo estas surgluita kongresmarko de la 8-a Germana Esperanto-Kongreso de 1913. Pliaj paĝoj vd. apude / Weitere Seiten daneben.

21 May 2016

708 visits

Plauen, Historio de la Esperanto-lernejoj, 1941

El la apuda libro pri la historio de la lernejoj en la saksa urbo Plauen el 1941.

04 May 2016

2 favorites

708 visits

Forge, Nekorlogo pri Vanselow, en PolE Mar. 1960

KARL VANSELOW Estas interesa sperto, kiun mi faris en mia longa esperanta praktiko. Ekzistas homoj, kiujn oni ne bezonas varbi aŭ konvinki pri nia afero. Ili estas kvazaj naskitaj esperantistoj. Al tiaj homoj apartenis mia kara amiko Karl Vanselow. „Vi ŝtelis al mi ok jarojn de mia vivo”, li riproĉis al mi kelkfoje. „Ĉar vi konis min dum ok jaroj kaj neniam parolis al mi pri Esperanto. Nur nun mi komencas mian veran vivon enpaŝante en Esperantujon”. Tion diris Vanselow, kiam li estis 55-jara. Efektive mi konatiĝis kun li en Berlino, kiam mi kiel junulo vizitadis lian societan kaj literaturan klubon, kiun li fondis kaj gvidis dum multaj jaroj. Kiam mi hazarde iutage parolis pri Esperanto, li en la sama tago havigis al si lernolibron kaj studis ĝin dum la tuta nokto. Mi estis tute surprizita, kiam li alparolis min la sekvintan tagon en nia lingvo. Lia entuziasmo kreskis rapidege kvazaŭ lavango, la verda fajro ekbrulis je helega flamo, nova vivo-energio trafluis lian maljuniĝantan korpon. Dum la lastaj jaroj ĉiam, kiam mi estadis en Berlino, mi vizitis lin. Sidante en lia hejmo, kiam li regalis min per kafo kaj kukoj, mi foliumis en liaj „kongresaj albumoj" kaj travivis kune kun li ĉiujn kongresojn, kiujn li regule partoprenadis. Centoj, miloj da subskriboj kaj fotoj de liaj geamikoj el la tuta mondo troviĝis en tiuj albumetoj. Li legis al mi siajn poemojn kaj kantojn, kiujn li verkis kaj eldonis en formo de broŝuretoj. Kaj — li revis pri vojaĝo al nia 44-a [UK] en Varsovio [en 1959]... Tamen liaj fortoj de jaro al jaro malkreskis. Lia dekstra mano nervoze tremadis tiom, ke nur malfacile li povis skribi. Liaj multaj korespondantoj vane atendis respondon. Lia sanstato ne permesis al li veturi al Varsovio. Ni ĉiuj kiuj konis lin persone, rimarkis kun malĝojo, ke estingiĝas lia vivo-flamo. 82-jara li foriris el niaj vicoj [je la 28a de Dec. 1959 en Berlino]. Karl Vanselow estis poeto kaj verkisto de sia frua aĝo. Multajn volumojn de liaj germanlingvaj poemoj mi vidis en lia biblioteko, multajn jarkolektojn de l’ revuo „Die Schönheit”, kiun li eldonadis antaŭ la unua mondmilito. En la esperanta literaturo li okupas specialan lokon, tiu nia „verda trobadoro”. Liaj kantoj kaj poemoj eksonos ankoraŭ ofte inter ni esperantistoj kaj atestos pri liaj meritoj en nia literaturo. Ni ne forgesos vin, kara amiko! JEAN FORGE [t.e. Jan Fethke en Pola Esperantisto de Mar. 1960:40:2, p. 10] eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow