AKCEPTO
Vi frato alveninta de malproksima tero,
en nia varma hejmo, ripozu post la ven'.
Al vi la patra seĝo kaj ora la vinbero!
la glaso de la festoj, kaj nia frata ben'!
Vi, frato alveninta de malproksima tero,

Por vi varmigis fruktojn la Suno dum somero;
por vi ni gardis vinon pli ruĝan ol ruben',
kaj por ke via kapo dormadu sen danĝero,
la frata brako nia fariĝos la kusen'.

Vi ŝirmis vian frunton per amo kaj per vero;
neniam vin lacigis la refratiga pen'.
Vi portas sur la koro la signon de l'Espero
ligantan niajn sortojn per nerompebla ĉen'.

Karulo says: