See also...


Keywords

Libro
zamenhof


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

373 visits

Fundamenta Krestomatio


Fundamenta Krestomatio This doc cannot be viewed.

ANTAUXPAROLO
Prezentante pure kondicxan rimedon de reciproka komunikigxado, la lingvo internacia, simile al cxiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se cxiuj uzos gxin plene _egale_; kaj por ke cxiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj _modeloj_, legxdonaj por cxiuj. Tio cxi estas la kauxzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la _Fundamentan Krestomation_, kiu povos servi al cxiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj.
Lerni la lingvon cxiu povas laux cxiuj libroj, kiujn li deziros; sed cxar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraux ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili suficxe kritike, tial estas dezirinde, ke cxiu, antaux ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la _Fundamentan Krestomation_. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si cxiujn ricxigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la _Fundamenta Krestomatio_ por cxiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de
stilo _erara_.
Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al _cxiu_, kiu volas skribe aux parole uzi la lingvon Esperanto. _Sed precipe atentan kaj kelkfojan trategon de tiu cxi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto_; cxar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne konigxinte antauxe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu cxi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.
Cxiuj artikoloj en la _Fundamenta Krestomatio_ estas aux skribitaj de mi mem, aux--se ili estas skribitaj de aliaj personoj--ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankigxu de la stilo, kiun mi mem uzas.
L. ZAMENHOF,
Auxtoro de la lingvo _Esperanto_.
Varsovio, en Aprilo 1903.

Comments