Feo

Feo

Posted on 01/30/2008


Photo taken on August  5, 2007


With...

Feo



Keywords

memoraĵo
naskiĝtago
akordiono
juna
viro
alzaco
ponto
esperanto
somero


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial

1 937 visits

Bela somera tago

Bela somera tago
Aŭgusto 2007: Mi ludanta akordionon dum la 80a naskiĝfesto de mia avino. Malantaŭ mi, restoracio perdita en la sudo de Alzaco (Francio), proksime al Svislando, en la tiel nomata Sundgo (ne temas pri afrika lando, kiel mi jam aŭdis ! ). Mi troviĝas sur ĉarma ŝtona ponto super la rivero Ill. Tiu rivero paralelas al Rejno kaj trafluas Alzacon de la sudo ĝis la nordo, trafluante Mulhouse, Colmar kaj Strasbourg, la 3 plej grandajn urbojn de la regiono. Estas amuze pensi ke ĉe la loko, kie mi troviĝas sur la foto, la Ill estas tiel malgranda. Malantaŭ mi, tipa alzaca domo. Tiu tago estis ege bela, suna. Belega memoraĵo.

Dima Ŝevĉenko, Teamgeist have particularly liked this photo


Comments
Attila Schimmer
Attila Schimmer
Cxu vi muzikumas profesie? Mi volonte auxskultus vin ludante :-)
Salutante vin, Attila
10 years ago.
Feo
Feo
Saluton Attila!! Ne, mi ne ludas profesie. Estas "nur" ŝatokupo. Eble iam mi registros min ludantan kaj mi ĉeretigos ĉe Ipernity! Jen bona ideo ;-)
10 years ago.
Gijom Armide
Gijom Armide
Ŝajnas, ke estis bonega naskiĝfesto. Ĉio ĉarmas : la loko, la vetero, la humoro, la nepo, la muziko ! ;-)

Mi tute ne sciis, ke vi ludas akordionon ! Mi registris novajn kanzonojn, multe pli bonajn ol tiuj, kiujn vi aùdis en mia muzikblogo. Mi baldaù ĉeretigos ilin (kiel vi diras).
10 years ago.