Ĵaŭdon la 23an de Julio de la 2009a, dum la 82a Kongreso de SAT (http://www.satesperanto.org), okazis publika debato inter Jakvo Schram (prezidanto de la PlenumKomitato de SAT) kaj Probal Dasgupta (prezidanto de UEA) pri la temo: ĉu ankoraŭ aktualas la distingo inter per- kaj por- Esperanto-asocioj?
Partoprenis la debaton pluraj el la ĉeestantoj.
Mi registris ĝin, kaj akiris la rajtigon ĝin publikigi ĉi tie en Ipernito.
Jen la DUA PARTO, do. Bonan aŭskultadon! (Sugesto: se estas iom malfacile al vi bone aŭdi iujn vortojn de la ĉeestantoj, mi konsilas al vi uzi duorelajn kapaŭdilojn...)
La parto unua aŭdeblas ĉe la adreso: http://www.ipernity.com/doc/28233/8419379
Aliajn informojn kaj dokumentojn pri la SAT-Kongreso vi trovos ĉe mia albumo http://www.tinyurl.com/kongreso-de-sat-2009
Anĉjo
Send a message
Search for a member