See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 311 visits

Mola


Ĉe la IJK en Sarajevo (2006).

http://www.youtube.com/watch?v=vrS6_S4UMzE

Mi pagis kotizon al la IJK
Kaj mono - eĉ restis por la vojaĝ'
Do trajne, aviadile, aŭtobuse mi vojaĝis
Alvenis kongreseje kun mia pakaĝ'

En la kongreso mi ekkonis belan inon
Ni - bambis, brakumis, ekestis amorem'
Do ni rapidis ŝiaĉambren kun senpagaj kondomoj
Sed ni ne povis eki, aperis problem':

Mi estis mola, mola, mola
Mola, mola, mola

Do kune ni klopodis pri veko de peniso
Kuŝe, tuŝe, buŝe, sed fuŝe sen efik'
Dum ses horoj en lito kaj ŝvito ni penis tie
Sed ĉio estis vana, kaj restis ni sen fik'

Mi restis mola, mola, mola
Mi estis mola, mola, mola

En la mateno ŝi diris ke - Tute ne gravas
Kaj ŝi foriris por ĝuo de kongres'
Kaj - tuj post ŝia foriro ekestis kacvekiĝo
Duriĝo, sekspretiĝo, malmoliĝo, jes, jes!

Mi estis malmola, malmola, malmola...
Sed sola, sola sola
Mi estis malmola, malmola, malmola
Sed: sola, sola, sola

Sed, feliĉe - mi aliĝis kiel memzorganto...

Silvana Taramasco, Leieladonna, KuboF Hromoslav, Maria Zarębska have particularly liked this photo


Comments
Bohumila Trzosova
Bohumila Trzosova
Hahaha
8 years ago.
Maria Zarębska
Maria Zarębska
Bonega amuzo :-)))
8 years ago.
KuboF Hromoslav
KuboF Hromoslav
Tiu ĉi kanto estas unu el unuaj Esperantlingvaj-kantoj, kiujn mi aŭdis. Tiame mi komprenis nur vortojn "kondomoj" kaj "peniso"... sed ridon mi malgraŭ tio komprenis :D

Nur poste mi eksciis ke ĝi estas redaktita versio de Sola de Esperanto Desperado kaj eĉ longe posle ke kanto devenas de Amplifiki.

Ĉu vi scias kiom da versioj la kanto havas? Sola, Mola, Pola, ...
7 years ago.
René Philipp
René Philipp
La kanto estas sufiĉe stranga varianto de Sola. :-)
4 years ago.