Ailanto

Ailanto

Posted on 07/29/2009


Photo taken on July 29, 2009


See also...


Keywords

muziko
Esperanto
Marie Schrøder


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Free use

1 694 visits

Marie Schrøder

Marie Schrøder
Marie Schrøder estis juna esperantistino kiu akcidente mortis survoje al la Barcelona UK en 1909, pro falo de sur Monto Pilato en Svislando. Epitafo sur ŝia tomboŝtono tekstas..

DANKON PRO VIA LABORO
POR ALTA KARA CELO
MEM VI RESTOS EN MEMORO
DE ANOJ DE L'VERDA STELO

Ĉirkaŭ jarcento poste, la bando Esperanto Desperado uzis tiujn vortojn en sia kanto Omaĝe al Marie Schrøder.

Matthäus Felder, Leiela (MCR), Bernardo, Maria Zarębska have particularly liked this photo


Comments
Maria Zarębska
Maria Zarębska
Marie ĉrma estis, dankon !
8 years ago.
Bernardo
Bernardo
Dankon pro la foto, Ailanto. Tiun ĉi mi ne jam konis, sed nun mi vidas, ke ĝi estas prenita, iom eltranĉita kaj teknike multe plibonigita el "Dana Esperantisto" 1909, p. 93. Tie kaj sur la sekva paĝo estas longa dukolumna nekrologo de Margrethe Noll (1874-1962) en Esperanto kaj la dana. "Dana Esperantisto" 1909, p. 96 plie raportas:

"La entombigo de Srino Schrøder
Vendrede la 10an de septembro okazis la entombigo de Srino Schrøder. Grandega reprezentaro de la danaj Esperantistoj ĉeestis, kaj multaj belegaj florgirlandoj de la diversaj Esperantist-societoj ornamis la ĉerkon. La pastro bele parolis pri la alta idealismo, la sindona laboremeco, kiu distingis la mortinton; ŝi estis homo, kiu ion volis, kaj ion povis. Fine sonis la belega kantado de nia samideanino Srino Melchior, kiu sole kantis Litanio de Schubert. – La tuta ceremonio estis tre bela kaj solenplena."

Iom pli pri Mari' tie ĉi: http://www.ipernity.com/blog/37943/171528.
8 years ago. Edited 8 years ago.
Tonyo
Tonyo
La foton mi uzis por tiu ĉi artikolo (kiun mi komentis en via alia foto):
http://www.soitu.es/participacion/2009/09/10/u/tonyo_1252602277.html
Mi esperas ke mi havas vian permeson. Krome, mi ligis al la muzikpeco.
8 years ago.
Ailanto has replied to Tonyo
Permeso ne necesas. Ĝuu!
8 years ago.
Manolo
Manolo
Ŝi havas hipnotan rigardon.... mi definitive ensorĉiĝis.
8 years ago.