Keywords

Domaszewicz


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

2 162 visits

Anĝelo mia nun estu vi (Mariusz Domaszewicz)


Kantas Mariusz Domaszewicz
Muziko de Robert Gliński kaj Krzysztof Drynda
Vortoj de Krzysztof Drynda
Esperanta traduko de Edward Wojtakowski
Aranĝo, akustika kaj elektra gitaroj, muzika produktado – Robert Gliński http://www.robertgliński.com
Aranĝo, elektronik-programado, sonrealigo – Krzysztof Drynda http://www.krzysztofdrynda.com
Bildoj: Joanna Sierko-Filipowska, diplomitino de la Grafika Fakultato de la Belarta Akademio de Varsovio http://www.joannasierko.pl
Mastrado: JG MasterLab
Animado: http://www.studiowizjer.com

1
Apogu min, se ekmankos spir',
Ĵaluzon homan nun spite.
Lanterne brilu por en mallum',
Mi trovu vojon rapide

Pluvtage estu azil' por mi
Kaj tuj ombrelon etendu
Kaj kontraŭ ĉiu malbona sort'
Min vi intence defendu.

Refreno:
Anĝelo mia nun estu vi
Dormreve kuŝu ĉe mia sin'
Min sole penso absorbas ĉi
Vi ĉiutage reamu min.

2
Suntage estu la mia ombr'
Neniam Vi de mi foru,
Kaj dum frenezos ĉirkaŭe mond'
Por ni la vivo aŭroru.

Momentedaŭra vi estu spir',
Donanta vivon denove,
Neniam mios verdire mi,
Se vi forfluos ventblove..

Refreno:
Anĝelo mia nun estu vi
Dormreve kuŝu ĉe mia sin'
Min sole penso absorbas ĉi
Vi ĉiutage reamu min.

Edward, Myosotis bleu, Kelli ..., Jun and 5 other people have particularly liked this photo


11 comments - The latest ones
Leili
Leili
Bela kanto!!! Dankon al vi.
6 years ago.
Andrzej Kosiński
Andrzej Kosiński
Se la kanto tre plaĉas al mia kara amikino Leili havanta tre bonan koron kaj animon, do mi ankaŭ devas konsenti kun ŝi. Tre bela kanto.
6 years ago.
HelenaPF
HelenaPF
l don't understand the lyrics of this song, but l love the melody and the voice of this singer...Thanks for sharing
6 years ago.
Aminda (Ivanka Stoyanova)
Aminda (Ivanka Stoya…
Bela kanto, muziko kaj via voĉo estas mirinda. Dankon pro la plezuro.
6 years ago.
lusia
lusia
Plaĉas al mi la vortoj , muziko de kanzono kaj via voĉo , dankon.
6 years ago.
Jozefo Horvath
Jozefo Horvath
Animplena voĉo, perfekta plenumo, bonaj temoj, bela muziko, ĉu mi deziru pli?
6 years ago.
Arko
Arko
belega kanto! koran dankon.
6 years ago.
Arko
Arko
Kara Mariusz, via kanto tre plaĉas al mi. ankau via mirinda voĉo!
Hodiau estas patrina festo, mia filino donacis al mi aŭtan MP-3-ilon por ke mi aŭskultu kantojn kiam mi ŝoforas. Mi volas elŝuti vian kanton, sed bedaŭrinde mi ne estas pro-membron -_-
6 years ago.
Marie Reine
Marie Reine
Belega lulkanto ĝi estas.
6 years ago.
Maruschka
Maruschka
magnifique !
6 years ago.
Jorge O. Rodriguez A..
Jorge O. Rodriguez A…
Bela, bela kanto, muziko kaj via voĉo, dankon
4 years ago.