Mariusz

Mariusz

Posted on 11/27/2011


Video filmed on the January 25, 2011


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

3 870 visits

Anĝelo mia nun estu vi (Mariusz Domaszewicz)

Kantas Mariusz Domaszewicz
Muziko de Robert Gliński kaj Krzysztof Drynda
Vortoj de Krzysztof Drynda
Esperanta traduko de Edward Wojtakowski
Aranĝo, akustika kaj elektra gitaroj, muzika produktado – Robert Gliński http://www.robertgliński.com
Aranĝo, elektronik-programado, sonrealigo – Krzysztof Drynda http://www.krzysztofdrynda.com
Bildoj: Joanna Sierko-Filipowska, diplomitino de la Grafika Fakultato de la Belarta Akademio de Varsovio http://www.joannasierko.pl
Mastrado: JG MasterLab
Animado: http://www.studiowizjer.com

1
Apogu min, se ekmankos spir',
Ĵaluzon homan nun spite.
Lanterne brilu por en mallum',
Mi trovu vojon rapide

Pluvtage estu azil' por mi
Kaj tuj ombrelon etendu
Kaj kontraŭ ĉiu malbona sort'
Min vi intence defendu.

Refreno:
Anĝelo mia nun estu vi
Dormreve kuŝu ĉe mia sin'
Min sole penso absorbas ĉi
Vi ĉiutage reamu min.

2
Suntage estu la mia ombr'
Neniam Vi de mi foru,
Kaj dum frenezos ĉirkaŭe mond'
Por ni la vivo aŭroru.

Momentedaŭra vi estu spir',
Donanta vivon denove,
Neniam mios verdire mi,
Se vi forfluos ventblove..

Refreno:
Anĝelo mia nun estu vi
Dormreve kuŝu ĉe mia sin'
Min sole penso absorbas ĉi
Vi ĉiutage reamu min.

Jun, Elza, Fajro, Maria Zarębska and 33 other people have particularly liked this photo

63 comments - The last ones
lusia
lusia
Mirindaj vortoj de la kanzono kaj via delikata voĉo kortuŝis min.
Dankon kaj gratulon!
2 years ago.
Mimi
Mimi
Belega kanzono. Dankon pro la invito, amike, Mi
2 years ago.
Maria W.
Maria W.
Mirakle!!! Koran dankon al Vi:)))
2 years ago.
Ch & N
Ch & N
Nul n'est besoin de traduction , il suffit de se laisser bercer par la mélodie !
2 years ago.
Erzsébet Tuboly
Erzsébet Tuboly
Dankon pro la invito aŭskulti ĉi belegan kanton :-).
2 years ago.
Bojana
Bojana
Dankegon Mariusz. por belaj kanto kaj kantado. Kaj gratulon!
2 years ago.
Olga Belyaeva
Olga Belyaeva
Dankon Mariusz, belege!
Miajn korajn gratulojn :)
2 years ago.
NiKol
NiKol
Dankon pro la invita, bela kantado kaj tre bela vocxo, ankaux tre belaj bildoj.
Gratulon Mariusz
2 years ago.
Dorina
Dorina
Ege bela, gratulojn Mariusz!
Kaj bonege kongruas la kanto kun la elektitaj bildoj!
2 years ago.
Saluton al ciuj...! Les pages de Danilo
Saluton al ciuj...!…
Dankon pro vin vizita...!!!
La bougie mandarine...
2 years ago.
Neuza Brienze
Neuza Brienze
Kara amiko Mariusz
Tuj mi ricevis vian inviton, mi venis por auskulti. Belan muzikon, belan voĉon, tre belajn vortojn...
Gratulojn! Gratulojn! Gratulojn!
Ankaŭ dankon pro invito.
2 years ago.
Margarita Savova
Margarita Savova
Gratulojn! Plaĉas al mi !
2 years ago.
Gabriella Stier
Gabriella Stier
Mi ŝatas vian novan, belan kanzonon kaj ĝuas vian agrablan voĉon, dankon, Mariusz!
2 years ago. Edited 2 years ago.
Nadège ...
Nadège ...
Trés jolie illustration pour une belle voix qui vous emporte..
Bonne continuation...
2 years ago.
p'titJo
p'titJo
Très belles images et très jolie chanson !
2 years ago.
Raŝi - Audino
Raŝi - Audino
Kvinstela muziko! Ses... via kantado! Mi elkore gratulas vin!! :-)
2 years ago.
Lucyna Chyla
Lucyna Chyla
Dankon kara Mariusz. Belega kanzono:)
2 years ago.
Piet van der Molen
Piet van der Molen
dankon pro via invito, bela kanzono.
2 years ago.
Mikelo59*
Mikelo59*
Kara Mariusz! Koran gratulon al ĉiuj kunfarintoj de via belega nova kanzono, kiu tre plaĉas al mi! Via voĉo estas velura por tiel ĉarmaj versoj...
Dankegon pro via invito kaj via tre amika partigo, libera por ĉiuj ni!
2 years ago.
Danilo-MG
Danilo-MG
Gratulojn pro kanto, bela prezentado kaj varma, sereniga voĉo....
2 years ago.

Sign-in to post a comment.