kantas Mariusz Domaszewicz;
muziko de Robert Gliński kaj Krzysztof Drynda;
vortoj de Krzysztof Drynda;
esperanta traduko de Edward Wojtakowski;
akustika gitaro, aranĝo, muzika produktado de Robert Gliński http://www.robertgliński.com
sonrealigo, aranĝo, programado de Krzysztof Drynda http://www.krzysztofdrynda.com
kaj ankaŭ Natalia Trzyna, Natalia Kocińska, Małgorzata Pilśniak – kanto
mastrado de Marcin Mikulski
Retrospektivo
Muziko de Robert Gliński kaj Krzysztof Drynda
Vortoj de Krzysztof Drynda
Esperanta traduko de Edward Wojtakowski
La pasinta temp'
Sorĉas rave en memor'.
Kaj multfoje spertis ĝin ni,
Retrovidu do.
Malantaŭas nin
De retrospektivo spur',
Gravaj datoj iuj por ni
Restas en memor'.
Vidu ĉu senchavas ĝi
Fali kaj denove tuj levi sin.
Necertan ekrigardon nun
Kuraĝe suprenlevu vi
Vivu tiele, ke post la nokt'
Alvenu ree tagiĝ'.
Nigra-blanka film'
Ofte tro deprimas vin,
Malgraŭ ĉiutaga grizec'
Indas via viv'.
La kolora bild'
Ĉiam raras en la viv',
Sur ĉi-tiu voj' pluv' kaj vent'
Evitadu nin.
Vidu, ĉu senchavas ĝi
Fali kaj denove tuj levi sin.
Necertan ekrigardon nun
Kuraĝe suprenlevu vi;
Vivu tiele, ke post la nokt'
Alvenu ree tagiĝ'.
Sendu nun
tagojn ĉi,
ke belu ili por ni.
Venu nun
ĉi moment'
neripetebla plu.
Sendu nun
tagojn ĉi,
ke belu ili por ni.
Venu nun
ĉi moment'
neripetebla plu.
Tempomontril'
ne retros nun
Kunan vivon de ni...
Tagiĝe do
Restu ĉe mi,
Vivu en mia kor'.
Tempomontril'
ne retros nun
Kunan vivon de ni...
Tagiĝe do
Restu ĉe mi,
Vivu en mia kor'.
Send a message
Search for members

Babiinazpro says:
Lucette says:
Helena Tylipska says:
Dankon, estas belega!
Ryszarda Kwiatkowska says:
Scarleth says:
comme ça je peux te suivre
c'est très beau mon ami!
Itza says: