AVE MARIA
(Himno al la Virgulino)
Muziko de Franz Schubert
Kantas – Mariusz Domaszewicz
Vortoj de Walter Scott
Esperanta traduko de Jan Ziermans
Aranĝo, akustika gitaro – Robert Gliński
Sonigo kaj programado - Krzysztof Drynda
Mastering – Jacek Miłaszewski Chimp Studio
Registro – marto, 2009
Esperanta teksto:
Ave Maria! Virgulin',
Aŭskultu virgulinan peton,
El sovaĝejo levas sin
El tiu roko mia preĝo.
Ni povos dormi ĝis mateno,
Se homoj agos kontraŭ ni.
Kunsentu kun mi, virgulino,
Infanon aŭdu, ho, patrin'!
Ave Maria!
Ave Maria! Sen makul'!
Se sur ĉi-tiu roka lito
Sin fermos por dormad' l'okul'
Eĉ mola ŝajnos la granito.
Rideto via rozodoron
Dissendas sur la nuda rok',
Aŭskultu la infanan ploron
Aŭskultu al virina vok'!
Ave Maria!
Ave Maria! Pura kor'!
Demonoj, kiujn oni trovas,
Pro via ĉarmo iras for
Ĉe ni ne resti ili povas!
Ni nian sorton porti volas,
Vi estas rifuĝęj' por ni,
La virgulinon vi konsolas,
L'infanon ne forlasos vi!
Ave Maria!
Send a message
Search for members

Béatrice says:
Angelic Cante says:
Milica Lopicic says:
Lucrèce Decostere says:
xxx says:
Aleksej Borodin says:
brilanto* replies:
Olga Belyaeva says:
Jarmila Rýznarová says:
Mike59pro says:
Simono says:
Hildegard Rasch says:
Karesema says:
mcommemarie says:
Soepkipjepro says:
Mel says:
Tzoumaz Coeur de Valais says:
A bientôt !
Christel Ehretsmannpro says:
Viviane Bardat Bardat says:
bises
Andrei Teravainen says:
Séraphine says:
Jesppro says:
Nadège says: