Mariusz Uploaded on March 15, 2009
by Mariuszpro

Keyword tags

kanto
Ziermans
esperanto
Domaszewicz
Scott
Schubert
pollando
międzygórze
maria śnieżna
sudety
muziko
muzyka
hudba
musica
música
musique
Musik
music

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Created on Sunday March 15th, 2009 at 20:21
  2. This video lasts 3m 20s
  3. Its original size is 352 x 288
  4. View properties of this video
  5. Download the original file
  6. 29 people added it to their favorites
  7. 1 802 visits

Ave Maria – Mariusz Domaszewicz 


MIĘDZYGÓRZE.
Ni prezentas kanton Ave Maria de Franz Schubert plenumatan de Mariusz Domaszewicz kaj samtempe ni prezentas al Vi malgrandan belegan ripozlokon MIĘDZYGÓRZE situantan en Pollando, en orientaj Sudetoj, en masivo de Śnieżnik 1426 m super la marnivelo. Nunan karakteron al tiu loko donis ekde la jaro 1840 ĝia posedantino, princino Marianna de Oranje-Nassau, filino de la nederlanda reĝo Vilhelmo la Unua kaj Vilhelmina Frederika von Hohenzollern. Hodiaŭ la ripozlokon ekamis artistoj, verkistoj kaj impresiĝemaj je belo turistoj, pro ĝiaj originalaj konstruaĵoj (domoj en alpa kaj norvega stilo), bela kanjono kaj akvofalo sur Wilczka-rivero.
La ripozlokon Międzygórze ekamis esperantistoj. En la jaroj 1965-2002 preskaŭ ĉiujare okazis tie esperantistaj feriadoj, kiujn sume partoprenis pli ol dek mil esperantistoj el la tuta mondo. Ilia renkontejo estis la plej granda ripozdomo “Gigant“ kaj en iuj jaroj okazadis eĉ feriadoj kun 500 partoprenantoj, kiuj dum du semajnoj okupis ĉiujn ripozdomojn. Organizantoj garantiis riĉan instruan, kulturan, distran kaj turisman programon.
Unu el fotoj montras sanktuarion Maria la Neĝa sur la monto Igliczna 847 m super la marnivelo, al kiu de jaroj pilgrimas ankaŭ esperantistoj el la tuta mondo.
Aŭtoro de fotoj: MACIEJ HORBOWSKI – loĝas en Międzygórze www.maciejowka.zafriko.pl , kie gvidas agroturisman bieneton. Pentristo, artfotografo, glisparaŝutisto. Akcidentis paraŝutante en 2001. Moviĝas sur rulseĝo. Kun helpo de amikoj, edzino kaj filo li denve suprenflugis. Li estas membro de Motorparaŝuta Nacia Kadro. Li partoprenas turnirojn kune kun plenlertaj konkurantoj. En 2008 li akris teaman Eŭropan ĉampionecon. Ligita kun esperantistoj de multaj jaroj. Je peto de Mariusz li preparis kelkajn fotojn faritajn de glisparaŝuto. Ni esperas, ke tiuj fotoj volontigos esperantistojn viziti Międzygórze - la perlon de Sudetoj.
Kun salutoj:
Grażyna Domaszewicz
Edward Wojtakowski

AVE MARIA
(Himno al la Virgulino)

Muziko de Franz Schubert
Kantas – Mariusz Domaszewicz
Vortoj de Walter Scott
Esperanta traduko de Jan Ziermans
Aranĝo, akustika gitaro – Robert Gliński
Sonigo kaj programado - Krzysztof Drynda
Mastering – Jacek Miłaszewski Chimp Studio
Registro – marto, 2009

Esperanta teksto:

Ave Maria! Virgulin',
Aŭskultu virgulinan peton,
El sovaĝejo levas sin
El tiu roko mia preĝo.
Ni povos dormi ĝis mateno,
Se homoj agos kontraŭ ni.
Kunsentu kun mi, virgulino,
Infanon aŭdu, ho, patrin'!
Ave Maria!

Ave Maria! Sen makul'!
Se sur ĉi-tiu roka lito
Sin fermos por dormad' l'okul'
Eĉ mola ŝajnos la granito.
Rideto via rozodoron
Dissendas sur la nuda rok',
Aŭskultu la infanan ploron
Aŭskultu al virina vok'!
Ave Maria!

Ave Maria! Pura kor'!
Demonoj, kiujn oni trovas,
Pro via ĉarmo iras for
Ĉe ni ne resti ili povas!
Ni nian sorton porti volas,
Vi estas rifuĝęj' por ni,
La virgulinon vi konsolas,
L'infanon ne forlasos vi!
Ave Maria!

Originala angla teksto:
Hymn to the Virgin)

Ave, Maria! maiden mild!
Oh listen to a maiden's prayer;
For thou canst hear tho' from the wild,
And Thou canst save amid despair.
Safe may we sleep beneath thy care
Tho' banish'd outcast and reviled,
Oh, Maiden hear a maiden's prayer.
Oh Mother, hear a suppliant child!
Ave Maria!

Ave, Maria! undefiled!
The flinty couch we now must share,
Shall seem with down of eider piled
If Thy protection hover there.
The murky cavern's heavy air
Shall breath of Balm if thou hast smiled;
Then, Maiden hear a maiden's prayer.
Oh Mother, hear a suppliant child!
Ave Maria!

Ave, Maria! stainless-styled!
Foul demons of the earth and air,
From this their wonted haunt exiled,
Shall flee before thy presence fair.
We bow us to our lot of care
Beneath Thy guidance reconciled,
Hear for a maid a maiden's prayer;
And for a father bear a child!
Ave Maria!

43 Comments / add your comment?

Aloisio Sartoratopro says:
Belega, Mariusz! Mi diskonigos inter brazilaj samideanoj tiun donacon, kiun vi oferas al ni.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Maria Brylowska says:
Przepięknie. Gratuluję i pozdrawiam bardzo serdecznie
Posted 8 months ago. ( permalink )
Margita says:
Dankon - kiom multe da belecon Vi donacas al ni...
Posted 8 months ago. ( permalink )
Andreo Jankovskij says:
Bona laboro.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Béatrice says:
C'est magnifique!
Je ne connaissais pas MIĘDZYGÓRZE!
Dankon, Mariusz!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Evangrek63pro says:
Elkore dankon pro tiu belega kanto..!!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Saintroyre Suzanne says:
Merci, Mariusz, pas d'Esperanto, ce soir. Je suis très heureuse de vous avoir écouté avant d'aller dormir et d'avoir regardé cette belle campagne survolée en automne. Est-ce vous qui pilotez l'avion? Votre vidéo et votre voix sont superbes.
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Éva Juhász says:
Dankon! Belege vi kantas!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Francisko-Brazilo says:
Dankon kaj gratulon al vi kara Mariusz!
Neforgesebla momento!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Stanislao says:
DankEGon! BelEGe Vi kantas!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Aida M Mendes Aida says:
Tre bela!Dankon,dankon,dankon!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Hildegard Rasch says:
danke Marius, ein so schones Musikstueck, nur leider kann ich kein esperanto, um den dazugehoerigen Text zu lesen. Maravillosa la voz del cantante.
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
ĴomArt kaj Nataŝapro says:
Bonege! Aûskultis kun granda plezuro. Dankon!
ĴomArt
Posted 8 months ago. ( permalink )
Elizabet B says:
Vere bela laboro, Mariusz !
Mi tre ŝatas tiun muzikon kaj ĝojas ke nun, eblas aŭskulti ĝin en esperanto.
Bonega voĉo, delikata gitaro, mirinda pejzaĝo, tre agrable !
Dankon pro tiu trezoro.
Posted 8 months ago. ( permalink )
giorgosesper says:
Estas mirinda kaj inspirita laboro.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mariuszpro says:
Dankon pro Viaj vizitoj kaj tre simpatiaj vortoj.
Mi elkore salutas Ĉiujn!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Vida says:
Belega kanto kaj prezentado! Belegajn lokojn estas en Pollando!
Kaj via voĉo tre taugas por la kanto. Kun granda agrableco mi auskultis ĝin..
Dankon!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Mirindaj lokoj kaj ĉarma via voĉo! Dankon pro tia granda plezuro :)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Waldemar Pocius says:
gratulo Mariusz multe sukceso en vian kariero.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Advalk says:
Mi ne povus diri malpli ol tio: Emociige! Unu el la plej elstaraj laborajxoj en Esperanto. Gratulegon!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Kalina says:
Dankon! Estas bonege auxdi Ave Maria pnenumita devi! Kiel mi skribis antauxe vi havas varman kaj , se mi povas diri veluran /cxar ne trovas en esperanto alian vorton/ tembron. Bonege sonas en via plenumo! Dankon, ke vi estis tiel afabla kanti por ni! Tio estas neforgesebla!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Viktors Suponenkovs says:
Elkoran dankon por via dissendita invito ekaŭskulti viajn novajn kanzonojn. Tre belaj estas la kanzonoj kaj tre bela via kantado! Mi volonte aŭskultos vin plu.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Faubion, d'knight_pro says:
Very nice indeed, Cheers_
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Salvatore says:
a great video!
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Evelyne Colepro says:
thank you Mariusz for singing this beautiful song with that backdrop of Medjugorge, my best memory of yugoslavia. But mariusz, if you speak only esperanto, I have to check you out of my net because I don't know esperanto at all.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Bill Dan - a little busy - says:
What a Beautiful Video . . .
Posted 5 months ago. ( permalink )
Danielapro says:
Je vous félicite, Mariusz, c'est vraiment superbe !
Il s'agit de Medjugorje ?

Marie - Meriem - Myriam
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
picasso franz says:
sehr schöne Bilder tolles Musik
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Canisio Frai says:
Simplesmente maravilhoso!
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
be@ says:
Very nice Mariusz ^_^
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
ahealen says:
Beautiful song, and the voice is great!
Posted 4 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Denove, mi gratulas vin pro via mirinda interpretado de Schubert!!! Plej amikan saluton el Francio! :-)
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Structorpro says:
Very beautiful
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Isabelle Labbé says:
Merci de nous faire connaitre cette superbe interprétation
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
Viviane Bardat Bardat says:
je ne connais pas le pays qui se trouve sur ta vidéo mais quelle plaisir de voir une si belle nature accompagnée de l'ave maria
Posted 7 weeks ago. ( permalink / translate )
Babou - Nanou says:
Merci pour cette vidéo musicale.
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Lucette says:
Divinement beau !! merci !!
Posted 6 weeks ago. ( permalink / translate )
Marie & maripro says:
je suis sous le charme :c'est magnifique
Posted 5 weeks ago. ( permalink / translate )
Jacqueline says:
j'ai passé un bon moment ....
Posted 4 weeks ago. ( permalink / translate )
Henri says:
C'est très beau
Posted 3 weeks ago. ( permalink / translate )
Marie France Arnoux Bureau says:
Merci Mariusz, tes chansons sont très belles et je fini ce soir sur l'Ave Maria, c'est un plaisir de t'écouter, je reviendrai. amicalement
Posted 3 weeks ago. ( permalink / translate )
José Luis Algás says:
Volveré para seguir escuchando esa bonita voz.
Posted 2 weeks ago. ( permalink / translate )
Lucette says:
Nostalgie !!! je suis venue réécouter cet avé maria !!
Posted 2 days ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...