– muziko kaj teksto de Bulat Okuĝava
(filo de armenino kaj kartvelo, * 09.05.1924 Moskvo, † 12.06.1997 Parizo,
poeto, prozisto, dramverkisto, komponisto)
– esperanta traduko de Edward Wojtakowski
– gitaro kaj aranĝo de Robert Gliński
– klavinstrumentoj kaj programado de Krzysztof Drynda
– kantas Mariusz Dinaszewicz
Registrita en januaro 2009
Ĝis kiam nia turniĝas ter',
ĝis kiam brulas radi'
Sinjor' al ĉiu donu el ni
kion malhavas li:
ĉevalon al timulo,
por saĝul' da scio pli,
mondonu feliĉulon
kaj plu protektu min Vi.
Ĝis kiam nia turniĝas ter',
Ho, ĉiopova Sinjor',
al povemuloj donu
satiĝi en povfervor',
Permesu al donemuloj
ripozi foje pli,
Kainon donu penton,
kaj plu protektu min Vi.
Mi kredas, ke Vi ĉion povas,
saĝeco via deviz',
samkredas soldat' vundita
je viv' en paradiz'.
Kaj strebas ni ĉiuj kun fido
atente aŭskulti Vin,
kaj ame ni Vin konfidas
nesciaj pri la destin'.
Ho mia, ho verdokula Di',
teranoj petegas Vin,
ĝis kiam nia turniĝas Ter'
kio mirigas eĉ ĝin,
ĝis kiam tempo kaj fajro,
daŭre abundas sur ĝi,
donu al ĉiu po iom
kaj plu protektu min Vi.
Send a message
Search for members

Saintroyre Suzanne says:
Bogdan says:
giorgosesper says:
Brave!
Tjeri says:
Tiu kanzono estas mia plej ŝatata de Bulat Okudĵava.
Dankon.
Xenia Rokocoko says:
Angelic Cante says:
Daniela Voyager says:
Mi ĝin aŭskultadis ravite... Dankon.
Saintroyre Suzanne says:
Zefirina says:
Mariuszpro says:
Mi nun preparas aliajn kantojn ,post kelkaj tagoj mi prezentos novan.
Saluton.
Mariusz edited this comment 9 months ago.
Helena Tylipska says:
Jozefo Horvath says:
Dorota says:
Erzsébet Tuboly says:
Béatrice says:
Francisko-Brazilo says:
Aida M Mendes Aida says:
Mariuszpro says:
Mi elkore salutas ĉiujn!
Mariusz edited this comment 8 months ago.
Jarmila Rýznarová says:
Roger Verhiest says:
Kalina says:
Stanislaw Rynduch says:
matene leviĝinte, ankoraŭ iom sonĝante estas bele ,agrabla arto malrapide revekiĝi per via kanto. Nepre mi devas vin spekti denove persone.
Al multaj homoj, kiuj havas problemojn kaj zorgojn, tiel vi povas al ili plibeligi la tagon.
Multan dankon kaj "parolu" tiel daŭre kaj senĉese!
Via adoranto Stanislavo
KaGu:-} says:
Karesema says:
Mikaelo Bronsxtejn says:
Razeno says:
Intercosmos-av-web Solar says:
Mil Bendiciones Marichiweu.
Evelyne Colepro says:
Valentin Melnikov says:
Koran dankon!
Rubén García Mele says:
Wel says:
M@riepro says: