Keywords

music
esperanto
muziko
Domaszewicz
Wojtakowski
Drynda
Gliński
Płonka


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

892 visits

Teroza petalet' (Mariusz Domaszewicz)


Kantas – Mariusz Domaszewicz,
Muziko: Robert Gliński kaj Krzysztof Drynda
Polaj vortoj: Krzysztof Drynda
Esperanta traduko: Edward Wojtakowski
Gitaro: Robert Gliński
Violono: Jacek Dzwonowski
Fluto: Dominika Płonka
Foto el la ciko VIRINO – Leszek Paradowski www.paradowski.net.pl /konsento de la aŭtoro/

1
Vantas nun kaj malplenas mia nuno
Ekde nia disiro,
Kun malĝojaj pluvgutoj de l' aŭtuno
Min tristigas sopiro.

Nia gaja nedisigebla nio
Ne plu ĉarmon disĵetas,
Pro rompita manplata korlinio
Estonteco sekretas.

Refreno:
Vivo mia nune grizas ĉiam pli.
Min turmentas spleno,
Kiam mi pasigi tagon ĉi sen vi
Provas de mateno.

2
Nia benko ŝatata en la parko
Restos nur en memoro.
Jam foriris Amoro kun pafarko
Ne plu kor' apud koro.

Nia gaja kaj feliĉa korduet'
Disas nun lontane,
Kaj teroza sekiĝinta petalet'
Restas nur enmane.

Refreno:
Vivo mia nune grizas ĉiam pli.
Min turmentas spleno,
Kiam mi pasigi tagon ĉi sen vi
Provas de mateno.

Júlio César PEDROSA, Pavla Dvořáková, Myosotis bleu and 2 other people have particularly liked this photo


Comments
Júlio César PEDROSA
Júlio César PEDROSA
Ankaŭ tre bela kanzono!
3 years ago.