Keywords

Esperanto
Vento
Varsovia
Elsendoj


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 280 visits

LPG - MELA bela


Unu el inter la plej novaj pecoj de La Perdita Generacio "MELA bela".
Registrita dum la hungara MELA aŭguste de 2010.

KuboF Hromoslav, Andi have particularly liked this photo


Comments
Andi
Andi
Ĉiuj belas en argilo (Nudtopian anthem)

teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson 11a de aŭgusto 2010
gravhelpe de MELA partoprenantaro 2010

fajfado: //:G B7 Em C7://
refreno: //:G B7 Em C7:// D7 Em/C# C7
strofo: CΔ7 Em/C# D7 B7
ponto: Cm Em C7 B7 Fadd9 C E7

----------------

(fajfado)

MELA! MELA! Bela MELA!
Ĉiu belas en argilo
senvestitaj, enŝmiritaj
MELA bela plezurilo!
Ĉiuj junas dum ni kunas
Ĉiuj belas MELAs!

En ŝlimlago mezeŭropa
Jen aranĝo plej Nutopa

MELA! MELA! Bela MELA!
Ĉiu belas en argilo
maldeviga ambaŭiĝo
MELA bela plezurilo!
Ĉiuj varmas, ĉiuj ĉarmas
Ĉiuj belas MELAs!

Aĥ kotizoj malĉeestas
Eĉ banvestoj ne necesas

MELA! MELA! Bela MELA!
Ĉiu belas en argilo
fajro, homo kaj terpomo
MELA bela plezurilo!
Ĉiuj junas dum ni kunas
Ĉiuj belas MELAs!

(fajfado)

Ĉiu lagas, neniu pagas
Ĉiu MELAs belas!

Foje pluvas tamen daŭros festo
ankaŭ en la tend' ne nepras vesto
Ĉu finiĝis kondomaro?
Nu, aliĝu al najbaro
Nia nura deklaro:
Bonfreneza disdonado!

MELA! MELA! Bela MELA!
Ĉiu belas en argilo
ŝlime, ŝlime, eksemlime
MELA bela plezurilo!
Ĉiuj junas dum ni kunas
Ĉiuj belas MELAs!

---------

En kelkaj lokoj ni ankoraŭ ne kantis laŭ la plibonigita teksto.
Venos ankoraŭ verso pri la ĝua nenionfarado apud kaj en la lago. Kaj bildoj. Sed prefere mem spertu la 20-an MELA en aŭgusto 2011! Ne traktu la kantotekston tro serioze. La nura deviga afero en la MELA estas toleri ke aliaj estas nudaj aŭ ne-nudaj kaj faras kion ili volas.
Hejmpaĝo de la MELA: http://www.krokodilo.de/mela/mela.php

Andi
7 years ago. Edited 7 years ago.