Keywords

Esperanto


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

367 visits

UB JuSKA 14- E


UB JuSKA 14- E This doc cannot be viewed.


Comments
Irek Bobrzak
Irek Bobrzak
UNUA BULTENO
JuSKA 2014

Inter 9-12 de oktobro 2014, “Feriejo Batalo de Saratoga”

Kiel atendite jen unuaj informoj pri la 3ª Junulara Somera Komuna Aranĝo-
JuSKA 2014, okazonta en la provinco Camagϋey, en la feriejo Batalo de
Saratoga, situanta en la regiono Jimaguayú, tre interesa historia loko kiu indas
viziti. JuSKA, kiel nacia kunsido celas evoluigi aranĝojn kiuj plialtigu la
lingvonivelon de la gejunuloj por praktika uzado de Esperanto.

ĈEFTEMO: Junularo kaj Esperanta Movado

EJO: En la ĉirkaŭaĵoj de la feriejo okazis tre grava batalo inter la hispanoj kaj kubanoj
dum junio 1896 kie la elstara Generalo Máximo Gómez, kiu devenis el
Dominika Respubliko montris sin kiel prestiĝa milita strategiulo.

EBLECOJ: Vi povos ĝui diversajn eblecojn, inter kiuj troviĝas: ekskursoj kaj al la rivero
situanta tre proksime de la ejo, nomata Najasa, kaj al la historia urbo
Jimaguayú, interaliaj. La loko havas porinfanan parkon.Krome estas naĝejo,
sportejo, ludejo, dancejo, vendejo, kampadejo, restoracio; eblas luado de
ĉevalo kaj aliaj kiujn disponigos la laborkomisiono de la evento mem.

ALIĜKOTIZOJ: Se vi volas partopreni la 3-an Junularan Someran Komunan Aranĝon- JuSKA
2014 vi jam povas aliĝi. La aliĝkotizo estas 100 eŭroj kiuj inkluzivigas loĝadon,
manĝadon kaj transportadon ekde la urbo Camagϋey ĝis la feriejo kaj reen
ekde la 9ª ĝis la 12ª de oktobro. Ne gravas kiom aĝas vi, nur via kapablo scii kaj
emon praktiki la esperantan lingvon. Por kromaj informoj kaj sendado de viaj
personaj datumoj : nomo, familinomoj, identigilnumero, provinco/ municipo kaj
personaj kontaktoj- hejma adreso, retadreso aŭ telefonnumero, vi faru pere de:
arita_piscis14@yahoo.es Aliĝkotizo pageblas surloke!

RIMARKOJ: La kapacito estas de 78 homoj, do vi rapidu kaj aliĝu. La limdato por tion fari
estas la 31-an de julio. ATENTU: Ni ne ricevos aliĝojn post tiu dato, se vi ne
pagas antaŭ tiu tago, vi ne povos partopreni!
La organizantoj NE respondecas pri la transportado al la provinco Camagϋey
nek pri la reveno, tio estas aranĝo individua.

Ne hezitu, PARTOPRENU!
Junulara Sekcio de KEA
Redakita de Ariadna García Gutiérrez- Estrarano pri Informado kaj
Aktivula Trejando: 8-05-2014
3 years ago.