KuboF Hromoslav

KuboF Hromoslav

Posted on 05/17/2011


Photo taken on May 17, 2011


See also...

Teddybears Teddybears



Keywords

guitar
gitaro
buŝharpo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial

420 visits

serenejo kun muzikaĵoj

serenejo kun muzikaĵoj
Kiam ĉi dimanĉe en mia gitaro rompis kordo mi finfine decidis aĉeti la novajn - ĝis tiam mi ja, kvankam ilia aĝo pli ol jaro kaj duono, ankoraŭ kontentetis pri ilia sono. Kaj jes, mi estis ankaŭ pigra :D En vendejo mi aĉetis kordojn de ĉeĥa, do loka, firmao. La kordoj min tre ĝojigis ĉar en paketo estis du pecoj de kordo E1 - klarigo por nemuzikistoj: E1 estas la plej maldika kordo kutime uzata en akustikaj gitaroj, do ĝi rompiĝas plej facile kaj plej ofte de ĉiuj kordoj. Feliĉe, kiam ĝi denove rompiĝos mi ne bezonos tuj iri vendejen.

Tio estus tute kutima aĉetado de kordoj kaj nenio estus interesa pri tio, sed... Sed momento antaŭ fina aĉeto mi rigardis al muro en vendejo kaj tie ekvidis kelkajn buŝharpojn! Buŝharpo ja ne estas absolute kutima instrumento, almenaŭ en mia areo, do mi tre surpriziĝis. Mi ja tuj volis ilin provi kaj post malfacila sonprovado mi du pecojn ankaŭ aĉetis. Unu estas tre malgranda, tia poŝversio, ĝi sonas do alte kaj estas sufiĉe malfacile ludebla por miaj fingregojn : 3 Dua, ĉ. 2-oble pli granda, kun onda formo, havas brutalan sono - profundan, stertoran kaj eĉ sufiĉe longdaŭran (buŝharpoj ĝenerale sonas tre mallonge...). Ne tre malfacile eblas eĉ fari haluŝkojn pri ĝia sono, ekz. vibrigi ĝin aŭ profunde preskaŭ-paroli dum ludado. Mi tre ĝojas pri tiuj novan pecoj en mia kolekto. En la bildo mi montras ankaŭ mian malnovan buŝharpon, kiun mi ricevis de mia onklino, kelkajn pliajn muzikaĵojn kaj du el miaj pluŝuloj por plibeligi la bildon :D

Mi esperas ke mi povos baldaŭ aldoni ankaŭ sonekzemplon de la buŝharpoj por ke vi ne bezonu nur blinde kredi al mi.

Comments