KuboF Hromoslav

KuboF Hromoslav

Posted on 05/08/2011


Photo taken on May  8, 2011


See also...


Keywords

furry
fox
vulpo
felo


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial

374 visits

2. Johny

2. Johny
Bildo desegnita por mia amiko, ĉu vi povas taksi lian nomon? Ĉi tiu estas unua bildo kie mi desegnis iun alian ol min, ŝajne por ia tempo ĝi restos unusola tia ĉar nuntempe mi havas paŭzon en desegnado.
Kiam min laste la amiko vizitis mi donacis la bildon al li - li kompreneble estis ŝokita kaj ne sciis kion fari, kiel reagi ktp. Li estis precipe surprizita kial li estas vulpo kaj konstatis ke ĉar vulpo similas al lupo (mi desegnas min kiel lupon). Postnelonge li menciis ke pli bonus se mi lin desegnis kiel neĝleopardon...

Teknike: Tie klare videblas kiel mi lernis pri perspektivo. Subaj libroj estas tre primitivaj, mezaj ne povis bone utiligi perspektivon ĉar mezo de nia rigardo estas certe ili. Sed suprajn librojn mi tre zorge elfaris, ja tio ankaŭ daŭris sufiĉe longan tempon.

Malfeliĉe mi vidas multajn erarojn en desegnado, precipe pri vizaĝesprimo kaj perspektivo. La papero ne estis tre kvalita, simile farbokrajonoj do kolorigado estis iom pli malfacila ol je testaj bildoj - tio klare evidentiĝis je multaj partoj, precipe en ombroj. Pri kolorigo de libroj mi povas diri nenion, krom ke ĝi estas terura, nu mi lernas... La skanilo min ŝajne forte malamas ĉar mi, malgraŭ granda klopodo, mi ne sukcesis la bildon skani sen ondoj - plibeligado de tio en komputilo estis vere malagrabla laboro kaj ne plene sukcesa, vi ja certe vidas.

Comments