Dankon, Manolo, mi ĝojas pro via komento. Ne, mi neniam profesie dediĉiĝis al kantado, sed ja studadas kantadon de tempo al tempo ekde la adoleskaj jaroj. Mi kantis en ĥoroj kaj sole en ekleziaj kaj similaj ceremonioj. (Malofte mi estas vere kontenta, sincere dirite, mia memkritiko estas murda...)
Pri la kanto: ĝi estas tradicia, popola, en kiu iu (viro, ŝajne) kantas pri sia mortinta amatino. Jes, ĝi estas tre bela. Ekzistas eĉ esperanta traduko, sed ĝi bezonus iom da ŝlifado. Iŝtván diris ke li eble helpos se / kiam li havos tempon. :-)
P s: mi multe ŝatas ankaŭ vian kantadon, kiun mi aŭskultis en via ipernitejo. Kiam ni renkontiĝos venonte (eble en 2011:-)) ni kantu duope.
Do, vi kantis en ĥoroj! Kiel sukcese vi kaŝis tion ĝis nun! Sendube vi scias ke mi plu kantas tenore en ĥoro. Mi invitas vin aŭskulti la specimenojn kiujn mi alŝutis en Ipernity: www.ipernity.com/doc/mpancorbo/album/69500
Mi ŝatus havi muzikfolion de via kanto. Ĉu vi havas ĝin? Ankaŭ mi povus iel helpi pri la polurado de la e-teksto; mi jam faris tiun taskon kun ĥormuziko. Do, mi ankaŭ akceptus la esperantan tekston.
Ĉu vi alŝutos pliajn viajn artaĵojn malgraŭ via rigorega memjuĝo?
Ho jes, Manolo, kiom sukcese mi kaŝas plej diversajn aferojn :-) La sonaĵojn de via unua ligo mi ne sukcesas aŭdigi ial, sed en la dua mi aŭdas ke via ĥoro estas tre belsonora, samkiel la kanto mem.
Mi sendos al vi la muzikfolion de la kanto kaj la esperantan tradukon. Estus bonege se vi povus helpi. Ankaŭ vi ja estas lerta tradukisto.
Rigardu cetere ĉi tiun prezentadon en Youtube kun anglalingva traduko. La filmo estas de la sveda memorceremonio pri la viktimoj de la tsunamo en Tajlando antaŭ kvar kaj duona jaro. La kantistino estas evidente tuŝita de la situcio kaj kantas tre emocie, belege www.youtube.com/watch?v=jPnN_zDwKng
Mi maltrafis tiun alian belan kanton siatempe! :-( Bonŝance ke vi atentigis pri ĝi.
La filmo kaj la prezento estas tre bonaj. Tamen, mi preferas vian version ;-)
En la albumo vi devas alklaki la ligilojn "ĉu pli da informo?" por atingi la muzikon.
En la retpaĝo de mia ĥoro vi eĉ povus vidi filmeton: grupovocalsigloxi.es (mi situas maldekstre, malantaŭ barilo de virinoj) La muziko de la filmo estas de balta komponisto Urmas Sisask.
Belege! Tia kantado estas mielo en miaj oreloj (mielo, en oreloj? – vi tamen certe komprenas). Estus plezuro aŭdi vin kanti publike. Manolon mi jam aŭdis en UK, kiam ankaŭ vin? Ĉar al mi mankas ĉia muzika klereco (sed ja ne kapablo ĝui), mi vokis ankaŭ mian edzinon aŭskulti vian dolĉan rozon. Kantanta en ĥoro, ŝi estas iom pli sperta pri muziko ol mi, kaj ŝi tre laŭde esprimis sin pri via kantado.
Post monato, jen mi reaŭdas. Kiam oni aŭkultas muzikojn tiajn belajn, kaj bele kantataj kiel ĉi-kaze, la homa lingvo de ĝi jam senbezonigas ajnan tradukon! Sed tamen kiel dolĉe sonas 'Jag vet en dejlig rosa...' kaj ja la cetero; muzika miraklo! :)
Manolopro says:
Kia bela melodio! Kiel mirinde majstre kantita! Ĉu vi profesie iam dediĉiĝis al kantado!?
Mi tute ne troigas. Estante mem amatora kantisto, mi plene konscias pri la defieco kanti tion senakompane, tiel precize kaj emociplene kiel vi faris.
Gratulon!
Maria says:
Pri la kanto: ĝi estas tradicia, popola, en kiu iu (viro, ŝajne) kantas pri sia mortinta amatino. Jes, ĝi estas tre bela. Ekzistas eĉ esperanta traduko, sed ĝi bezonus iom da ŝlifado. Iŝtván diris ke li eble helpos se / kiam li havos tempon. :-)
P s: mi multe ŝatas ankaŭ vian kantadon, kiun mi aŭskultis en via ipernitejo. Kiam ni renkontiĝos venonte (eble en 2011:-)) ni kantu duope.
Manolopro replies:
Do, vi kantis en ĥoroj! Kiel sukcese vi kaŝis tion ĝis nun! Sendube vi scias ke mi plu kantas tenore en ĥoro. Mi invitas vin aŭskulti la specimenojn kiujn mi alŝutis en Ipernity:
www.ipernity.com/doc/mpancorbo/album/69500
Ekzemple, tiun montan italan kanton, kies teksto estas disponebla en esperanto kaj eĉ kun muzik-folio:
www.ipernity.com/doc/mpancorbo/4546025
Mi ŝatus havi muzikfolion de via kanto. Ĉu vi havas ĝin? Ankaŭ mi povus iel helpi pri la polurado de la e-teksto; mi jam faris tiun taskon kun ĥormuziko. Do, mi ankaŭ akceptus la esperantan tekston.
Ĉu vi alŝutos pliajn viajn artaĵojn malgraŭ via rigorega memjuĝo?
Manolo edited this comment 4 months ago.
Maria replies:
Mi sendos al vi la muzikfolion de la kanto kaj la esperantan tradukon. Estus bonege se vi povus helpi. Ankaŭ vi ja estas lerta tradukisto.
Rigardu cetere ĉi tiun prezentadon en Youtube kun anglalingva traduko. La filmo estas de la sveda memorceremonio pri la viktimoj de la tsunamo en Tajlando antaŭ kvar kaj duona jaro. La kantistino estas evidente tuŝita de la situcio kaj kantas tre emocie, belege www.youtube.com/watch?v=jPnN_zDwKng
Fakte mi publikigis alian mian kanton, jam antaŭ longe, jen www.ipernity.com/doc/59141/2520520
Manolopro replies:
La filmo kaj la prezento estas tre bonaj. Tamen, mi preferas vian version ;-)
En la albumo vi devas alklaki la ligilojn "ĉu pli da informo?" por atingi la muzikon.
En la retpaĝo de mia ĥoro vi eĉ povus vidi filmeton: grupovocalsigloxi.es (mi situas maldekstre, malantaŭ barilo de virinoj) La muziko de la filmo estas de balta komponisto Urmas Sisask.
Maria replies:
Harri Lainepro says:
Maria replies:
Wel says:
Wel says: