Maria

Maria

Posted on 07/29/2008


Photo taken on July 29, 2008


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + share Alike

1 309 visits

Unu el la ok plej belaj bibliotekoj de la mondo

Unu el la ok plej belaj bibliotekoj de la mondo
La urba biblioteko de Malmö estis antaŭ kelkaj jaroj unu el ok nomumitoj en internacia konkurso pri la plej bela biblioteko.

Ailanto has particularly liked this photo


7 comments - The latest ones
Harri Laine
Harri Laine
Kiu el la du domoj estas la biblioteko, aŭ ĉu estas malnova kaj nova partoj?
10 years ago.
Maria
Maria
Jes, temas pri malnova parto (la maldekstra) kaj nova (la dekstra).
10 years ago.
Harri Laine has replied to Maria
Kaj ĉu oni ĉefe konsideris la eksteron aŭ la dom-internon en la konkurso pri belo? La afero interesas min, ĉar mi vizitis plurajn bibliotekojn, kaj iujn opiniis belaj, ekz. tiun, pri kiu mi skribis. Ĝi kompreneble estis tre alispeca, ĉar biblioteko de urbeto ne komparebla kun Malmö.
10 years ago.
Maria
Maria
Mi supozas ke temis pri pritakso de la tutaĵo. Plej frapa estas tamen la nova parto (de 1997) kun la nomo Ljusets kalender (Lumkalendaro), tra kies fenestra fasado oni povas sekvi la ŝanĝiĝojn de la sezonoj en la ekstera parko.
10 years ago.
Harri Laine has replied to Maria
Dankon, mi notos por mi, ke mi iam vizitu la bibliotekon (esperas ke mi povos iam realigi tion). Mi neniam estis en Malmö kaj la Sundan ponton vidis nur el aviadilo, estus interese transveturi. - Ankaŭ la biblioteko en Turku havas interesan kombinon de malnova kaj tute nova partoj.
10 years ago.
Maria
Maria
Post via rimarkigo mi serĉis fotojn pri la urba biblioteko de Turku kaj trovis ke ĝia nova parto similas al tiu de la biblioteko de Malmö, sed laŭ mia subjektiva pritakso ĝi ne estas same bela...

Se iam vi venos al la Sunda regiono, vizitu nin!
10 years ago.
Harri Laine has replied to Maria
Mi ne dubas vian prijuĝon. La biblioteko en Turku (mia infanaĝa biblioteko) estos funkcianta tuto nur ekde la 19-a de septembro, kiam ankaŭ la malnova parto malfermiĝos post longa riparado, kaj eblos ree vidi ĝian belan internon. – Dankon por la invito, mi memoros tion! Apenaŭ prosperos al mi tia vojaĝo en la antaŭvidebla estonteco.
10 years ago.