Neide Barros Rego

Neide Barros Rego

Posted on 02/06/2011


Video filmed on the February  6, 2011


See also...


Keywords

Esperanto
Brazilo
Neide Barros Rêgo
Belartaj Konkursoj 1998
Jair Salles


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

789 visits

Neide deklamas - 1998 - Prezento

Prezento de Neide Barros Rêgo en la vidbendo "Neide deklamas", premiita en la Belartaj Konkursoj 1998 - UEA

Comments
Neide Barros Rego
Neide Barros Rego
BELARTAJ KONKURSOJ 1998
DE
UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO


Enkondukaj vortoj de Neide Barros Rêgo
en la filmo “Neide deklamas”, premiita en la branĉo “Vidbendo”

Mi diras kiel Zamenhof: Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda, homa familio.
Mi estas Neide Barros Rêgo; mi naskiĝis kaj loĝas en Brazilo.
Ankoraŭ tre juna, mi komencis lerni la teknikon kaj la arton de la deklamado, sed, nur ekde la jaro 1991, mi studas la lingvon, kreitan por unuigi la popolojn, ĉar ni ĉiuj estas gefratoj.
Krom la frateco, Esperanto permesas, ke ni plialtigu niajn sciojn pere de la literaturo, konante la kulturojn de aliaj landoj.
Por mi, poezio estas unu el la plej belaj manifestiĝoj de la spirito.
Mi amas poezion kaj Esperanton!
Kiam mi vidis la regularon de la Belartaj Konkursoj, mi tuj pensis: “Kaj... se mi faros vidbendon deklamante poeziaĵojn?”
Mi parolis kun mia instruisto, Jair Salles, kaj li entuziasme aprobis la ideon.
Tiel, nun, mi deklamos kelkajn poemojn originale verkitajn en Esperanto, kaj aliajn esperantigitajn.
Mi esperas, ke la mesaĝoj de la poetoj atingos viajn korojn.
6 years ago.