Neide Rego Uploaded on November 21, 2008
by Neide Regopro

This audio is also in:

Keyword tags

255
Esperanto
Brazilo
Francio
Neide Barros
Majorana

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Created on Friday November 21st, 2008 at 12:57
  2. This track lasts 2m 54s
  3. View properties of this music track
  4. Download the original file
  5. 2 people added it to their favorites
  6. 748 visits

NEIDE KANTAS "Majorana" 


MAJORANA

Tradukis Sylla Chaves
Kantas Neide Barros Rego
Gitare akompanas Argemiro Spindola
translate into English

7 Comments / add your comment?

David Blanketo says:
Belega voĉo! Mi gratulas vin. Kiam la koro malgajas, ni devas veni tien ĉi, kaj la ĝojo revenas al nia animo. Frate. David
Posted 11 months ago. ( permalink )
Neide Regopro says:
Dankon, estimata David:
Viaj vortoj ĉiam kortuŝas min.
Baldaŭ mi sendos al vi mian DVD "Neide kantas".
Amike,
Neide
Posted 11 months ago. ( permalink )
Aminda says:
Kara Neide,
Mi tute konsentas kun la vortoj de David Blanketo.
Viaj kantoj estas balzamo por la animo!
Plej amike salutas vin,
Aminda
Posted 11 months ago. ( permalink )
Neide Regopro says:
Estas ĉiam plezuro por mi legi viajn mesaĝojn, kiuj iras rekte al mia koro.
Dankon, karulino.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Neide Regopro says:
Tiu kiu volas kanti MAJORANA skribu al mi por ke mi sendu la tekston.
neidebarrosrego@terra.com.br
Posted 11 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Gratulon, kara Neide!!!Tre bele vi kantas tiun famkonatan francan kanzonon! :-)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Neide Regopro says:
Estimataj:
Jen la teksto por tiu, kiu volas kanti:

MAJORANA

Tradukis Sylla Chaves
Kantas Neide Barros Rego

Per la gitaro, nekonat’
en la malklaro de la strat’,
kanzonis, kaj aliaj du
lin akompanis, kanzonante plu:
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, floroj montras sin!
Mojorana, soldatis mi,
sed vin denove serĉas tie ĉi!”

Ŝi diris, ke atendos lin;
li diris, ke retrovos ŝin;
infan’ li estis je l’ forir’,
sed nun revenas jam plenaĝa vir’:
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, mi ne trompis vin!
Majorana, soldatis mi,
kaj vin denove serĉas tie ĉi!”

Soldatis li dum jaroj dek,
kaj tiam iĝis ja ŝanĝeg’,
ŝanĝiĝis ĉio ... nur la sun’
en la ĉielo ŝajnas sama nun...
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, floroj kaŝas sin!
Majorana, respondu, ĉu
perdita amo ne revenos plu!”

Kun la gitaro, nekonat’,
en la malklaro de la strat’,
foriris, kaj aliaj du
lin akompanis, kanzonante plu.
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, mi ne trompis vin!
Majorana, soldatis mi,
kaj vin denove serĉas tie ĉi!”
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...