MAJORANA
Tradukis Sylla Chaves
Kantas Neide Barros Rego
Gitare akompanas Argemiro Spindola
|
Uploaded on November 21, 2008
by Neide Regopro |
Please sign in to post a comment Sign in now?
Latest comments
–
Subscribe to comments on this doc.
David Blanketo says:
Neide Regopro says:
Viaj vortoj ĉiam kortuŝas min.
Baldaŭ mi sendos al vi mian DVD "Neide kantas".
Amike,
Neide
Aminda says:
Mi tute konsentas kun la vortoj de David Blanketo.
Viaj kantoj estas balzamo por la animo!
Plej amike salutas vin,
Aminda
Neide Regopro says:
Dankon, karulino.
Neide Regopro says:
neidebarrosrego@terra.com.br
Mike59pro says:
Neide Regopro says:
Jen la teksto por tiu, kiu volas kanti:
MAJORANA
Tradukis Sylla Chaves
Kantas Neide Barros Rego
Per la gitaro, nekonat’
en la malklaro de la strat’,
kanzonis, kaj aliaj du
lin akompanis, kanzonante plu:
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, floroj montras sin!
Mojorana, soldatis mi,
sed vin denove serĉas tie ĉi!”
Ŝi diris, ke atendos lin;
li diris, ke retrovos ŝin;
infan’ li estis je l’ forir’,
sed nun revenas jam plenaĝa vir’:
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, mi ne trompis vin!
Majorana, soldatis mi,
kaj vin denove serĉas tie ĉi!”
Soldatis li dum jaroj dek,
kaj tiam iĝis ja ŝanĝeg’,
ŝanĝiĝis ĉio ... nur la sun’
en la ĉielo ŝajnas sama nun...
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, floroj kaŝas sin!
Majorana, respondu, ĉu
perdita amo ne revenos plu!”
Kun la gitaro, nekonat’,
en la malklaro de la strat’,
foriris, kaj aliaj du
lin akompanis, kanzonante plu.
“Majorana, vi belulin’!
Majorana, mi ne trompis vin!
Majorana, soldatis mi,
kaj vin denove serĉas tie ĉi!”