Aloisio Sartorato Uploaded on November 22nd, 2008
by Aloisio Sartorato

This audio is also in:

Keyword tags

esperanto
Brazilo
Ballad
Tom Jobim
Alejandro Cosavella
Diversaj Artistoj
Bertilo Wennergren

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Created on November 22nd, 2008
  2. This track lasts 2m 25s
  3. View properties of this music track
  4. Download the original file (pro feature)
  5. 815 visits

UNUTONA SAMBO (Tom Jobim / trad.Bertilo Wennergren): kantas Alejandro Cosavella 


Kvina trako de la KD Tom Jobim en Esperanto

Jen mi ludas etan sambon
Kun nur unusola ton'
Certe venos pli da tonoj
Baziĝantaj sur ĉi ton'
Jenas nun la tona sekvo
De l' antaŭa harmoni'
Kiel devas mi sekvadi
En la viv' malantaŭ vi

Ja troviĝas homoj
Kiuj povas paroladi pri nenio
Kvazaŭ nenio
Mi foruzis tutan gamon
Sed finfine venis al nenio
Preskaŭ nenio

Mi revenas al la tono
Ununura kaj al vi
Esprimante mian amon
El la koro nur per ĝi
Kiu volas la tonaron
Re mi fa sol la si do
Restas ĉiam sen la klaro
De la kanta a bo co
translate into English

5 Comments / add your comment?

pnascentes
pnascentes says:
Jen daŭrigenda laboro. "Brazila Kolekto" nomiĝas la KD-serio, kiu prezentas la mondfaman brazilan muzikkomponiston Tom Jobim en Esperanto. La kantistoj estas Alejandro Cosavella kaj Flavio Fonseca en aliaj trakoj. Povu iu ajn entreprenisto aŭ E-institucio rekomenci tiun Kolekton.
Paŭlo Nascentes
3 years ago
Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr. replies:
Mi konsentas, profesoro. Nu, "oni diris" (kaj mi ne vidas kialon kaŝi tion), ke Flávio Fonseca volas pligrandigi la serion po unu KD por ĉiu litero de la nomo "Brazila Kolekto" (do la serio enhavus almenaŭ 14 KD-ojn). Se ni bone rigardas la kovrilon de la unua KD, ni vidos, ke la litero B en la nomo de Tom JoBim estas kolorigita kaj ke ĝiankaŭ aperas sola en la "flanketo" de la KD (mi esperas, ke vi komprenos min, ĉar mi ne scias pli bonan vorton). Tio sugestas, ke en venonta KD aperos sola la litero R, tiel ke, se oni organizas la KD-ojn sur breto, oni legos B-r-a-z-i-l-a K-o-l-e-k-t-o. Ni atendengas la aliajn do! :-)
3 years ago
Saulo la Zamenhofido
Saulo la Zamenhofido says:
Bela kaj diligente verkita versio!
Gratulojn al la artistoj!
3 years ago
Wel
Wel says:
Ege gxuinda liriko! Same pri la kantisto A.Kosavella! Ankaux placxus alternative auxdi saman kanton en pli rapida interpretado. Kiel fakte ordinare gxi troveblas tra la mondo. Alejandro mem povus provi tion, kiu kantas kun tia klara prononco kaj agrabla vocxo. Dubo: Cxu 'kvazau' en la vortoj staras kun la sama senso de preskau?
3 years ago
Wel
Wel says:
Klarigo: Kie mi antaue skribis 'Kiel fakte ordinare gxi troveblas tra la mondo' mi vere volis diri: 'Gxi fakte ordinare auxdeblas jen en lantaj jen en pli rapidaj interpretadoj tra la mondo'.
3 years ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...