Stano Marček Uploaded on November 9th, 2011
by Stano Marčekpro

Esperanto en Ukrainio (Group)

slideshow 25 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Stano Marček's docs.

This photo is also in:

Amikoj de la Muzeo de Esperanto de Subirats (Group)

slideshow 90 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Stano Marček's docs.

Sveda Esperanto Sverige (Group)

slideshow 2 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Stano Marček's docs.

L'école de demain (Group)

slideshow 15 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Stano Marček's docs.

Bibliografio de Esperanto (Group)

slideshow 3120 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Stano Marček's docs.

instruistoj kaj lernantoj (Group)

slideshow 135 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Stano Marček's docs.

Libroj kaj aliaj eldonaĵoj esperante (Group)

slideshow 1332 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Stano Marček's docs.

Esperanto en Oceanio (Group)

slideshow 6 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Stano Marček's docs.

China Esperantist (Group)

slideshow 229 docs.
Everyone's docs are displayed. View only Stano Marček's docs.

Keyword tags

Esperanto

More information

This doc is public
All rights reserved
  1. Taken on November 4th, 2011
  2. View Exif properties of this photo
  3. View all sizes
  4. Download the original file
  5. 2 people added it to their favorites
  6. 444 visits

Esperanto per rekta metodo en 30 lingvoj 


Esperanto per rekta metodo en 30 lingvojEsperanto per rekta metodo en 30 lingvoj
Mia lernolibro "Esperanto per rekta metodo" travivas etan "jubileon" – ĝi jam aperis en 30 lingvoj. Mi invitas ĉiujn, kiuj kunlaboris, aŭ kiuj uzas la lernolibron, tinti glason da ruĝa vino (aŭ alia bona trinkaĵo), por virtuale kuntosti la momenton.
Por tiuj kiuj ne konas la lernolibron, jen unu el la aperintaj recenzoj, de la rusa eldono, en la revuo La Ondo de Esperanto:

Salutenda eldono

Марчек, Стано. Эсперанто прямым методом / Пер. с эсп. Бронислава Чупина; Ил. Линды Марчековой. — Мартин: С. Марчек, 2007. — 114 с., ил.
Laŭ la opinio de kelkaj movadanoj, la lernolibro de Stano Marček estas “furora”… Mi ne legis la libron antaŭe, do estas bona ebleco konatiĝi kun ĝi kaj vidi, kion furoran ĝi enhavas…

La leganton salutas unupaĝa antaŭparolo de la aŭtoro, kiu prezentas la libron kiel porinfanan kaj donas rekomendojn pri ĝia uzado. La rusa lingvo aperas en la libro ne ofte — krom la antaŭparolo nur en kurtaj gramatikaj klarigoj kaj en la (ambaŭdirekta) vortareto.

Tio estas avantaĝo de la libro kaj tute komprenebla afero, ĉar ja temas pri rekta metodo. La signifo de leksemoj kaj gramatikeroj klariĝas per bildoj kaj per vortoj jam konataj el antaŭaj lecionoj.

Amaso da bildoj aparte bonas por infanoj — la aŭtoro bone konas pedagogian psikologion, kiu diras al ni, ke 30% da infanoj havas nur la bildan pensmanieron, 45% uzas la bildan kaj abstraktan-logikan, kaj nur 25% uzas plejparte la logikan pensadon kun aldono de la bilda.

Enestas kelkaj ludoj kaj ludsimilaj taskoj — ekzemple, oni devas kolorigi desegnaĵon konforme al teksto, en kiu priskribatas la koloro de la vestaĵoj de la figuroj en la bildo. En la manoj de sperta instruisto la libro fariĝos vere brila ilo, kiu enuigos nek lernantojn, nek la instruiston mem. Ankaŭ neprofesiaj instruistoj (kiuj ofte gvidas Esperanto-kursojn) profitos de ĝi — interesa libro kun riĉa bildaro kaj ekzercaro allogos lernantojn per si mem kaj plifaciligos la laboron. La libro bone taŭgas ankaŭ kiel helpilo dum memlernado.

Ĝenerale notindas la grafika organizo de la lernolibro. Inter multaj ilustraĵoj estas bone organizita la teksto kun uzo de la atentigaj kursivo kaj graseto. La aŭtoro ankaŭ uzas simbolajn signojn por divers-specaj lernaktivecoj. Ĉi tio faras orientiĝon en la materialo de la libro facila kaj agrabla. Malgranda malavantaĝo estas la modesta nigra-blanka kolora decido, kiu verŝajne havas kialon ne konceptan, sed financan.

Fine de la libro proponatas la paĝo kun adresoj de retaj priesperantaj fontoj, kiuj instigas lernantojn eniri la Esperanto-mondon kaj ne resti izolitaj. Troveblas ankaŭ ilustritaj afiŝoj-tabeloj: komence de la libro — alfabeto, fine — prepozicioj. Ambaŭ estas kopiindaj objektoj — ĉu kiel hejma murbildo, ĉu kiel bildo en la klaso.

Do, la lernilo estas sendube bona. Tre salutendas la ruslingva eldono: jam ekzistantaj ruslingvaj lernolibroj de malmultaj aŭtoroj havas limigitan kvanton, kutime ili orientiĝas al plenkreskuloj kaj al infano ili ŝajnas sekaj, enuigaj kaj malentuziasmigaj. Nun oni havas pli da elekto!

Oksana Burkina
translate into English

1 Comment / add your comment?

Stano Marček
Stano Marčekpro says:
La lernolibro jam aperis ankaŭ en la taja lingvo (la 31-a),
vidu www.ipernity.com/doc/stano.marcek/12043227
2 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...