Yasu (Jasu) Uploaded on June 18, 2008
by Yasu (Jasu)

Keyword tags

UK92

Member tags

Yasu (Jasu)

More information

This doc is public
© All rights reserved
  1. Taken on wednesday june 18th, 2008 at 21:28
  2. 175 visits / 1 vote
  3. View all sizes
  4. Download the original file (pro feature)

UK92A


Tiu ĉi estas fotita sur la vojo al la kongresejo de UK92, la lasta universala kongreso en Jokohamo en Jpanio. Por mi partopreni en UK estas la unua sperto.
Ŝi estas f-ino Apsana Giri el Nepalo. ŝi jam mortis pro aŭtomobila akcidento en Usono.
Japana esperantistino skribis en la broŝuro "La Movado" pri ŝia morto. Por omaĝi ŝin mi, kiu intime interparolis kun ŝi kaj ĉarmita, kopias el la broŝuro.

(kopio komenciĝas) F-ino Apsana Giri mortis la 2an de januaro, kaj tio surprizis kaj malĝojigis min. Ŝi mortis pro aŭtomobila akcidento en Usono. Unu el nepalaj esperantistoj rete sciigis tion, kiel ĝemkrion; "Nia granda stelo subite malaperis de antaŭ ni". "Ŝi estis la 26-jara estinta prezidanto de Nepala Esperanto-Junulara Organizo kaj tre aktiva esperantisto.
En la kongresejo en Jokohamo mi ofte vidis, ke ŝi interparolis kun multaj esperantistoj, kaj ĉirkaŭ ŝi ĉiam troviĝis gaja atmosfero. Ŝi diris al mi kun brilantaj grandaj okuloj; "Ĉi tiu unua sperto satigis min per Esperanto kaj mi estas tre feliĉa". Post la UK ŝi rekte flugis al Usono por studi biologion, kiun þi jam studis en Nepalo. Ŝi deziris plue studi en kurso por diplomito.
En la lasta septembro ŝi skribis al mi el Usono pri sia ĉarma samĉambranino el Hindio kaj pri siaj novaj tagoj en Usono. Nun oni tamen sciigi min, ke ankaŭ tiu ĉarma hindino mortis kun Apsana.
En la Azia kongreso en Katmanduo 2005, mi ĉeestis en biologia fakkunsido. Ŝi klare kaj detale raportis riĉecon de botanikoj en Himalajo. Ŝi parolis precipe pri vivmaniero de plantoj kaj pri la naturaj medioj. En Himalajo troviĝas sep dividitaj naturaj zonoj ekde Tarai (alteco 60m) ĝis Everesto (8848) laŭ la alteco. Pri tiuj zonoj ŝi klarigis detale. Tiam mi demandis ŝin pri blua papavo en Himalajo. Ŝi estis vere saĝa, spirita kaj belega virino, kaj nun ni perdis la stelon de la Esperanto-movado en Azio. (finiĝas kopio)

4 Comments / add your comment?

Mondocivitano says:
Estas tristegan perdon!
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Reza says:
Kiu povus imagi tiom rapide ŝi forlasos la mondon?
Malapero de ŝi multe impresis min ...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Kapao says:
Treege bedaŭrinda afero por la Esperanto-movado en Azio, en Nepalo. Kvankam mi ne renkontis ŝin, mi tre sentas tion.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Yasu (Jasu) says:
Ŝi estis bona homo.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to comments on this doc.