Le Pont Bonaparte

La Ponto Bonaparto lumigita.

Cathédrale Saint Jean

La katedralo Sankta Johano de Liono, dum lumspektaklo de la Festo de lumoj (8-a de decembro)

Gone qui débaroule

Lionaj knaboj ne timas!

Le Mont Blanc vu de Fourvière

De Liono, ne ĉiujn tagojn oni povas vidi la Monton Blankan. Nur vintre kiam malestiĝas nuboj, brumoj kaj aermalpurigo. Hodiaŭ ĝi estis aparte bela.

L'assassinat de Sadi Carnot

Ruĝa kaheleto indikas lokon sur la trotuaro de la Strato de la Respubliko en Liono. La 24-an de junio 1894 la prezidanto de la Franca Respubliko Sadi Carnot, nepo de la matematikisto Lazare Carnot, estis vizitanta Lionon. Vespere li iris al teatro en sentegmenta veturilo tra densa homamaso. Subite juna italdevena anarkiisto Santo Jeronimo Caserio eliris el la amaso, saltis sur la ŝtupareton de la veturilo kaj ponardis la prezidanton. Malgraŭ la tujaj zorgoj de Doktoro Gailleton (http://www.ipernity.com/doc/…

Centauresse de la Tête d'Or

Centaŭroj estis grekaromaj mitaj estaĵoj kun ĉevala korpo kaj vira busto. Ili havis krudajn morojn kaj perforte forrabis junulinojn. En la Liona parko de Ora Kapo, estas statuo de centaŭro virina, kiu forrabas junulon. (Skulptis Augustin Courtet en 1849)

Fama kuracisto

Jen konata vizaĝo, ĉu ne ? Precipe se vi jam vizitis Lionon, ĉar temas pri tiea busto de la fama kuracisto Antoine Gailleton (1829-1904), urbestro de Liono de 1881 ĝis 1900. Tamen li ne estis okulisto, sed dermatisto kaj kirurgisto.

La Fontaine de Bartholdi

Tiun fontanon skulptis Bartholdi, tiu mem, kiu skulptis la faman novjorkan Statuon de Libereco. Ĝi lokiĝas sur la placo antaŭ la urbodomo. Pro frosto la ĉevaloj havas blankan barbon.

Subneĝaj aŭtoj

Neĝas sur Lionon, de pluraj tagoj. Kiam falas unu centimetro, oni disĵetas centimetradikan salotavolon. Falis dekkvin centimetroj da neĝo, imagu kiom da salo atingos la subterajn akvarojn...
15 items in total