Tjeri

Tjeri

Posted on 11/02/2010


Photo taken on November  2, 2010


See also...


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

540 visits

Zazie à Lyon

Zazie à Lyon
Sur Liona muro:

-Mi, deklaris Zazio, ja volas vizitadi lernejon ĝis sesdek-kvin jaraĝo.
-Ĝis sesdek-kvin jaraĝo? ripetis Gabrielo, iome surprizita.
-Jes diris Zazio, mi volas iĝi instruistino.
-Jen ne malbona profesio, milde diris Marcelinjo. Ili havas pension.
Ŝi tion diris aŭtomate, ĉar ŝi bone konas la francan lingvon.
-Pensio, je mia pugo! Diris Zazio. Ne pro la pensio, mi volas iĝi instruistino.
-Certe, diris Gabrielo, ni ja tion supozas.
-Nu, pro kio do? demandis Zazio.
-Klarigu tion al ni.
-Vi ne trovus per vi mem, ĉu?
-Nuntempaj junuloj ja fortaĉas, diris Gabrielo al Marcelinjo.
Kaj al Zazio:
-Nu, kial do, vi volas iĝi instruistino?
-Por tedaĉi etulojn, respondis Zazio. Tiujn, kiuj havos mian aĝon post dek jaroj, post dudek jaroj, post kvindek jaroj, post cent jaroj, post mil jaroj, ĉiam ja estos etuloj turmentindaj.
-Nu bone....diris Gabrielo.

El "Zazio en la metroo", de Raymond Queneau

Comments