Tjeri

Tjeri

Posted on 10/09/2009


Photo taken on September 21, 2009


See also...

Urboj de la mondo Urboj de la mondo



Keywords

Liono
Lyon


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 277 visits

L'assassinat de Sadi Carnot

L'assassinat de Sadi Carnot
Ruĝa kaheleto indikas lokon sur la trotuaro de la Strato de la Respubliko en Liono.
La 24-an de junio 1894 la prezidanto de la Franca Respubliko Sadi Carnot, nepo de la matematikisto Lazare Carnot, estis vizitanta Lionon. Vespere li iris al teatro en sentegmenta veturilo tra densa homamaso. Subite juna italdevena anarkiisto Santo Jeronimo Caserio eliris el la amaso, saltis sur la ŝtupareton de la veturilo kaj ponardis la prezidanton. Malgraŭ la tujaj zorgoj de Doktoro Gailleton (http://www.ipernity.com/doc/53089/5594593?from=6228555&at=1255116947) Sadi Carnot mortis dum operacio.
Dum la nokto kolerigitaj homoj atakis dekojn da senkulpaj italaj laboristoj kaj butikistoj en Liono.
Caserio senreziste tuj estis arestita, kondamnita je mortopuno, kaj ekzekutita la 15-an de aŭgusto kriante: Kuraĝu kamaradoj, vivu anarkio!

Comments