aHAhAHAhAHahAHa...dankon, dankon kaj dankon...Mi elkore dankas vin karega Kaiser!!!! Kaj vi faris denove....mia koro estis karesita per belegema poemo de vi pri mia simpla desegnaĵo...mi konsideras tiun poemon kiel la plej bela Krostnaskdonaco kiun mi gajnis!
Bonege, ke plaĉas al vi:) Vi estas escepto, vi povas ĝoji pri donaco! Jes, mi estas Sankta Nikolao, kiu multon donas kun la intenco donaci ion al ĉiuj , sed apenaŭ iu rimarkas tion - krom vi:)!
Cezar (Kaiser)pro says:
Cezar (Kaiser)pro says:
FREŜA VENTO
1
Kia sento
en la vento!
Flughararo -
jen komento!
Ĝoj' sen pento,
sen fidento,
brakoparo
en la vento!
2
Nur adoro
el la koro
por la bilda
sunfervoro!
Verda horo,
bril' el oro,
vento milda
el la foro.
3
Esperanto,
esperanto,
jam ne estas
nur pro vanto.
Esperanton,
esperanto,
bilde festas
ĝojokanto.
***
Cezar (Kaiser) edited this comment 3 years ago.
Eder Benedetti says:
Cezar, mia privata Sankta Nikolao!!!
Ĝis karega amiko!!!
Cezar (Kaiser)pro says: